Dunatria malonato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Natria malonato)
Dunatria malonato
Dunatria malonato
Kemia strukturo de la
Dunatria malonato
Dunatria malonato
Tridimensia kemia strukturo de la
Dunatria malonato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Malonato de natrio dubaza
  • Natria salo de malonata acido
Kemia formulo
Na-OOC-CH2-COO-Na
CAS-numero-kodo 141-95-7
ChemSpider kodo 8532
PubChem-kodo 8865
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso 147.974847 g mol−1
Denseco 2,08 g/cm3
Bolpunkto 386,77 °C
Mortiga dozo (LD50) 1100 mg/kg (muso, buŝa)
Sekureco S22 S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H315, H319, H332, H335
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P280, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P332+313
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Dunatria malonato, malonato de dunatrioNa-OOC-CH2-COO-Na estas natria salo de la malonata acido, blanka solido, ĝenerale trovata en ĝia formulo trihidrata, kiu partoprenas en kelkaj biologiaj reakcioj. Ĝi povas iriti kiam inhalita, ingestita aŭ haŭtokontakto. Okulkontakto ankaŭ devas evitiĝi kaj kelkaj alergiaj reakcioj povas okazi.

Malonatoj estas konkuraj inhibantoj de la enzimo sukcenata malhidrogenazo, kiu favoras la ĉelspiradon: la malonato ligiĝas al la aktiva parto de la mitokondria enzimo, dum la citrata acida ciklo, ne reakciante, kaj tiele ĝi konkurencas kun sukcenato, la kutima substrato de la enzimo. La observo ke la malonato estas konkura inhibanto de la sukcenata malhidrogenazo estis uzata por dedukti la strukturon de la aktiva parto de tiu enzimo[2].

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Natria malonato estiĝas pere de reakcio inter malonata acido kaj natria hidroksido:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pfaltz & Bauer[rompita ligilo]
  2. Isoquinolines And Beta-Carbolines As Neurotoxins And Neuroprotectants: New ...,Lucyna Antkiewicz-Michaluk, Hans Rommelspacher