Natria pikramato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria pikramato
Plata strukturo de la Natria pikramato
Tridimensia kemia strukturo de la Natria pikramato
Alternativa(j) nomo(j)
  • Natria salo de pikramata acido
  • Natria dunitra aminofenoksido
Kemia formulo
C6H4N3NaO5
CAS-numero-kodo 831-52-7
ChemSpider kodo 4515049
PubChem-kodo 5362461
Fizikaj proprecoj
Aspekto Flava aŭ malhelruĝa solido
Molmaso 221,102829 g mol−1
Fandopunkto 170
Bolpunkto 386,3 [1]
Refrakta indico  1,6562
Ekflama temperaturo 187,5
Mortiga dozo (LD50) 378,2 mg/kg (buŝe)
Solvebleco
Sekurecaj Indikoj
Risko R2 R4 R23/24/25
Sekureco S28 S35 S37 S45
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2]
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 07 – Toksa substanco
08 – Risko al sano 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝa substanco
GHS Deklaroj pri damaĝoj H301, H302, H311, H312, H317, H331, H332, H373, H411
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P261, P264, P270, P271, P272, P273, P280, P301+310, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P311, P312, P314, P321, P330, P333+313, P361, P363, P391, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 kaj 100 kPa)

Natria pikramato, pikramato de natrioC6H4N3NaO5 estas organika kombinaĵo el natrio toksa, eksplodema,[3] alte oksidiva, kiu estigas malhelruĝajn kristalojn kun amara gusto, tre solveblan en akvo, alkoholo, kloroformo, acetata acido kaj plejmulto el la organikaj solvaĵoj. Ĝi derivas el al fenolo pere de nitriga reakcio aŭ ekde klorobenzeno.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Natria pikramato formas stabilaj kristaloj, kiuj rapide sparkas kaj eksplode brulas. La kristaloj uzatas en la riĉigado de komponaĵoj por kugloj kaj similaĵoj, meĉoj por dinamitoj kaj eksplodiloj, karburaĵoj por altplenumaj raketoj, fajraĵoj kaj variaĵo da piroteknikaj komponaĵoj por meĉoj, brulbomboj kaj signaliloj. Ĝi same uzatas kiel peraĵo en la produktado de aliaj fortaj eksplodiloj.[4] Natria pikramato devas konserviĝi en keroseno kaj povas uzati ankaŭ kiel pigmento kaj en kolorigiloj kaj tinkturoj por hararo.

Natria pikramato povas prepariĝi per reakcio de pikrata acido kaj natria hidroksido, kaj poste reduktante la salon de pikrata acido al pikramato per traktado kun amonia sulfido. Post la traktado kun amonia sulfido, la reakcia miksaĵo estas filtrita por forigo de la produkto. La produkto tiam estas traktata kun karbona dusulfido por dissolvi la precipititan sulfuron. Sekve la materialo estas lavata kaj sekigata.

Sintezo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la malsupra skemo la natria pikramato povas havi du deirpunktojn: Fenolo kaj klorobenzeno, ambaŭ estas nitrigitaj pere de nitrata acido al pikrata acido, tamen, la duklorobenzeno devas reakcii kun natria hidroksido fariĝante dunitrobenzeno, kiu siavice estiĝas en pikrata acido kun miksaĵo da nitrata acido kaj sulfata acido.

Post la estiĝo de la pikrata acido oni povas produkti la pikramidon pere de reakcio kun fosfora kvinklorido sekvata de traktado kun amoniako. Tamen, se oni traktas la pikratan acidon kun natria sulfido en akva medio, oni estigas la pikramatan acidon, kiu siavice estas neŭtraligita pere de reakcio kun natria bikarbonatonatria hidroksido en akvomedio.

Sintezo de natria pikramato ekde fenolo kaj klorobenzeno.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]