Natria sulfato
Natria sulfato aŭ sulfato de natrio (Na2SO4) estas substanco senkolora, kristaleca, kun bona solvebleco en akvo kaj malbona solvebleco en plej parto de la organikaj solviloj escepte de la glicerino.
Fizikokemia informo
Molekula maso: 142,04 g/mol
Fandopunkto: 884 °C (Na2SO4); 32 °C (Na2SO4.10H2O)
CAS-numero: [7757-82-6] ([7727-73-3] kiel Na2SO4.10H2O)
LD50: 6.000 mg/kg; 4.470 mg/kg
Solvebleco: Na2SO4 en 100 g de akvo) al 0 °C 4,76 g; 100 °C 42,7 g.