Saltu al enhavo

Natria taŭrokoleato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natria taŭrokoleato
Kemia strukturo de la
Natria taŭrokoleato
Alternativa(j) nomo(j)
Natria salo de taŭrokoleata acido
Kemia formulo
C26H44NNaO7S
CAS-numero-kodo145-42-6
ChemSpider kodo2006563
PubChem-kodo23666345
Fizikaj proprecoj
AspektoBlanka pulvoro
Molmaso537,684829 g mol−1
Smiles
Fandopunkto230 °C
SolveblecoAkvo:250 g/L (20 °C)
Acideco (pKa)1,9
Mortiga dozo (LD50)380 mg/kg (muso, buŝa)
Merck Index
  • 14,9075
  • 15,9212
Sekurecaj Indikoj
RiskoR36/37/38
SekurecoS24/25 S26 S36/37/39
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Natria taŭrokoleato, taŭrokoleato de natrio, kemia formulo C26H44NNaO7S, estas natria salo de taŭrokoleata acido, konjuga produkto de la koleata acido kaj taŭrino, kaj ĉefa komponaĵo en la galo de la karnomanĝaj bestoj. En vivo, kolesterolo konvertiĝas al trihidroksokoprostanoto kaj sinsekve al koleila acetil-koenzimo A, kiu tiam konjugiĝas al la amina grupo de la taŭrino por formi la taŭrokoleaton. Natria taŭrokoleato konatas kiel aktivanto de la kolesterola esterazo.[1] kaj ekzistas kaj sub la anhidra kaj hidrata formoj.

Proprecoj

[redakti | redakti fonton]

Natria taŭrokoleato produktatas en la hepato kaj stokigatas en la galvezikoj antaŭ ol liberiĝi al la intestoj. Ĝi same havas terapeŭtikan uzon kiel stimulilo por la sekreciado de galo en homoj kaj uzatas en mikrobiologio por kunhelpi en la ekkresko de specifaj mikroboj en platoj por disvolviĝo de agaragara planktono.

El la intestaj sukoj, la galo havas plej grandan potencialon en la mekanismo pri la kalcia transportado. La galaj saloj antaŭ longe rekoniĝas kiel gravaj en la preventado de galŝtonaj formaĵoj kaj agnoskite estas efike reabsorbitaj. Pavlov, Wisner kaj Whipple konstatis la gravecon de la galaj saloj en la metabolo de kalcio post observado de ostoporozo en hundoj suferantaj pri galfistulo.[2]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]