Natrikenoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Natrix natrix helvetica

Natrikenoj (Natricinae) estas subfamilio de serpentoj.

Kelkaj specioj ne deponas ovojn, sed naskas la idojn vivantajn; ili estas ovovivonaskaj. Konataj specioj estas la ĵetkuba serpento kaj la ringonatriko el la genro natriko. La ĝarterserpentoj de la genro thamnophis ankaŭ estas iugrade konataj, ĉar ili ofte estas tenataj en kaptiteco kiel ekzotaj dorlotbestoj.

Se minacataj, natrikenoj lasas sian fekaĵon flui aŭ sekrecias malbonodoran likvaĵon el la anusaj glandoj, kaj ankaŭ ŝajnigaj atakoj okazas. Preskaŭ ĉiuj natrikenoj estas sendanĝeraj bestoj, kiuj ne mordos facile. Tamen kelkaj specioj estas agresemaj kaj la specioj el la genro Rhabdophis povas esti rigardataj kiel venenaj, mordo povas havi fatalajn konsekvencojn por homoj.