Saltu al enhavo

Natura limo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Odro, natura landlimo inter Pollando kaj Germanio

Natura limo estas limo inter ŝtatoj aŭ iliaj subsekcioj, kiu estas apuda kun naturaj trajtoj kiel riverojmontaroj. La "doktrino de naturaj limoj" disvolviĝis en okcidenta kulturo en la 18-a jarcento, bazite sur la ideoj de Jean-Jacques Rousseau pri "naturaj limoj" kaj la disvolviĝo de konceptoj de naciismo.[1] Simila koncepto en Ĉinio disvolviĝis pli frue el naturaj zonoj de kontrolo.[2]

Naturaj limoj historie estis strategie utilaj ĉar ili estas facile defendeblaj. Naturaj limoj restas signifaj en moderna militado, eĉ kvankam milita teknologio kaj inĝenierarto iom reduktis sian strategian valoron.

Kio komence rilatis al la establado de limo kiel pli granda defenda garantio, transformiĝis dum la sekvaj jarcentoj en argumenton por teritoria vastigo kiel bazo por imperiismo kaj naciismo. Tiu ĉi nocio estis ofte uzata en la 19-a kaj 20-a jarcentoj por pravigi la vastiĝon de teritorioj inter okcidentaj ŝtatoj aŭ iliaj kolonioj; sed ankaŭ de la kolonioj mem kiam ili atingis sendependecon.

Vastiĝi ĝis atingi naturajn limojn, kaj konservi tiujn limojn post konkeriĝo, estis grava politika celo por kelkaj ŝtatoj. Ekzemple, la Romia Respubliko, kaj poste la Romia Imperio, vastiĝis kontinue ĝis ĝi atingis certajn naturajn limojn: unue la Alpojn, poste la riveron Rejnon, la riveron Danubon kaj la dezerton Saharo. De la Mezepoko pluen ĝis la 19-a jarcento, Francio celis vastigi siajn limojn al la Alpoj, Pireneoj kaj la rivero Rejno. [3]

Naturaj limoj povas esti fonto de teritoriaj disputoj kiam ili ŝanĝiĝas. Unu tia ekzemplo estas la Rio Grande del Norte, kiu difinas parton de la limo inter Usono kaj Meksiko, kies movado kaŭzis multajn konfliktojn.

Sed nuntempa geografio montris, ke malgraŭ politikaj ideologioj, veraj limoj ŝanĝiĝas, ekzemple, laŭ la rezultoj de militoj, kaj tial ne estas determinitaj de naturaj trajtoj. Krome, ekzistas kazoj, kie estas klare, ke rivero, ekzemple, anstataŭ esti limo, povas esti la centro de teritorio, kiel estas la kazo kun Nilo.

Naturaj limoj ne estu konfuzitaj kun pejzaĝaj limoj, kiuj ankaŭ estas geografiaj trajtoj, kiuj difinas politikajn limojn. Kvankam pejzaĝaj limoj, kiel naturaj limoj, ankaŭ havas la formon de arbaroj, akvejoj kaj montoj, ili estas homfaritaj prefere ol naturaj. La instalado de pejzaĝa limo, kutime motivita de la difinado de traktate difinitaj politikaj limoj, iras kontraŭ la naturo per ŝanĝado de la natura geografio de la landlima regiono. Ekzemple, la ĉina Dinastio Song konstruis vastan defendan arbaron ĉe sia norda limo por kontraŭstari la nomadan popolon Ĥitanoj.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dikshit, Ramesh Dutta. (1999) Political Geography: the Spatiality of Politics, 3‑a eldono, New Delhi: McGraw-Hill. ISBN 978-0-07-463578-0.
  2. See Wheatley, Paul. (1971) The Pivot of the Four Quarters: a preliminary enquiry into the origins and character of the ancient Chinese city. Chicago: Aldine Publishing, p. 170–173. ISBN 978-0-85224-174-5.
  3. Carlton, J. H. Hayes. (1916) A Political and Social History of Modern Europe, volume 1. New York: Macmillan. OCLC 2435786.
  4. (July 2018) “FRONTIER, FORTIFICATION, AND FORESTATION: DEFENSIVE WOODLAND ON THE SONG–LIAO BORDER IN THE LONG ELEVENTH CENTURY”, Journal of Chinese History (en) 2 (2), p. 313–334. doi:10.1017/jch.2018.7. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]