Natura lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

1. En komunlingva uzo, kaj ankaŭ en la lingvoscienco, natura lingvo estas lingvo kiu ne estas intence konstruita sed kiu aŭ evoluis kiel parto de kulturo de iu etno, kies anoj parolas ĝin kiel denaske akiritan gepatran lingvon (etna lingvo) aŭ kiu kreiĝis spontanee kiam homoj alstrebis komuniki unu kun la alia. Tiel kreiĝas piĝinaj lingvoj, kreolaj lingvoj kaj ĝemelaj lingvoj. La atributo natura do ne rekte celas la ecojn de la lingvo, sed la transdonon de la lingvo de unu generacio al la sekva aŭ la estiĝon de la lingvo.

Esperanto ja estas konstruita lingvo, sed oni tamen foje konsideras ĝin ankaŭ kiel naturan lingvon pro la ekzisto de denaskaj parolantoj. Por aliaj, la sama lingvo do ne estas natura, ankaŭ se ties lingvouzo estas precize la sama kiel tiu de denaskaj parolantoj. Ankaŭ fremda etna lingvo, kiun oni akiris per pli aŭ malpli formala instruado, ne estas natura lingvo por oni mem.

2. En certaj lingvistikaj kuntekstoj, en kiuj temas pri la ecoj de lingvoj, natura lingvo estas lingvo, kies ecoj estas konformaj al la antaŭdispono por lingvo, kiun havas la specio, kaj plej ofte temas pri la homa specio. Tiuj lingvaj ecoj montriĝas en la etnaj lingvoj, kaj pli komplete en la lingvaj universaloj observeblaj en la aro de ĉiuj etnaj lingvoj. Laŭ tiu difino, oni povas nomi Esperanton natura lingvo, se oni konsideras ĝiajn ecojn konformaj al tiuj de etnaj lingvoj kaj al la homa antaŭdispono por lingvo. Ekzistas aliaj paroleblaj konstruitaj lingvoj, ekzemple kelkaj el la filozofiaj kaj logikaj lingvoj, kies ecoj esence malsamas al tiuj de etnaj lingvoj, kaj kiuj ankaŭ en tiu senco ne estas naturaj lingvoj.

Laŭ ambaŭ difinoj (1 kaj 2), ankaŭ skribaj lingvoj en si mem ne estas naturaj lingvoj.

3. Ofte, antaŭ ĉio en komputilteknikaj kuntekstoj, la termino natura lingvo signifas iun ajn lingvon (parolan, gestan, skriban), kiun homoj uzas inter si, dum programlingvoj kaj komputilaj lingvoj estas klasifikitaj kiel artefaritaj.

Kelkaj planlingvoj ricevis la nomon "Natura lingvo":

Laŭ la unua difino ĉi supre, la atributo natura impresas kiel paradoksa en tiuj nomoj. Laŭ la dua difino ĝi ne estas paradoksa se la koncerna lingvo konformas al la universaloj de etnaj lingvoj.

Pro malklaraj ideoj pri la du unue menciitaj sencoj, multaj homoj, precipe esperantistoj ne emas uzi la terminon natura lingvo, escepte en la tria senco, kaj esperantistoj ofte ankaŭ evitas nomi Esperanton konstruitaartefarita lingvo, ĉar homoj povus malprave pensi ke tia lingvo ne estas parolebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]