Natura Parko de Alto Tajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Natura parko de Alto Tajo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Nacia parko de alto Tajo
Parque natural del Alto Tajo

Alto Tajo 4.jpg
Bazaj informoj
Ŝtato: Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Distrikto: Flago de Kastilio-Manĉo Kastilio-Manĉo
Plej proksima urbo: Flag Cuenca Province.svg Kvenko
Flag Guadalajara Province.svg Gvadalaĥaro
Fondita: 6-a de aprilo 2000[1]
Situo de la natura parko en Hispanio
Situo de la natura parko en Hispanio
v  d  r
Information icon.svg

La Natura parko de Alto Tajo estas hispana natura parko kiu situas inter la sudoriento de la Provinco Gvadalaĥaro kaj nordoriento de la Provinco Kvenko. Ĝi estas valaro natura laŭlonge de la rivero Tajo kaj siaj alfluoj dum la pasado de la rivero tra tiuj ĉi provincoj kaj arbaroj ĉirkaŭantaj. Ĝi estas loko kun granda diverseco vetera, topografia kaj geologia.

Ĝi estis kreita en la jaro 2000 kadre de la Plano pri Ordigo de Rimedoj Naturaj[2]. Ties areo mezuras 174 545 ha kaj enhavas tute aŭ parte la areon de 44 hispanaj municipoj. Ene de ĝi estas establitaj pluraj specialaj areoj, kiel tiuj pri speciala protekto de birdoj[3] kaj lokoj de komunuma graveco.[4] Tiaj specialaj areoj celas protekti plurajn lokojn kies graveco estas geo-morfologia, mikrohabitatojn florajn kaj plurajn speciojn de herboj kaj bestoj.

La klimato estas Kontinenta-mediteranea kun ne tro altaj temperaturoj dum somero kaj tre malvarmaj temperaturoj dum vintro. La precipitaĵoj okazas ĉefe dum la printempaj monatoj, kio kune kun la malglaciigo pligrandigas la akvo-nivelon de la riveroj.

Faŭno kaj plantaro[redakti | redakti fonton]

Rigardo de la tipa plantaro de la parko.

La ekstremaj vintraj temperaturoj provokis ke nur specioj bone adaptitaj al tiaj vintroj estu la ĉefa plantaro trovebla ene de la parko. La pinoj estas la arboj plej oftaj en la tuta parko. Oni povas trovi tri speciojn pinajn: Nigra pino, Arbara pino kaj pinastra pino.

Ankaŭ eblas trovi plurajn speciojn de juniperoj, kiel ekzemple incensa junipero, kiu rezistas bone la malvarmajn veterojn. La fenica junipero ofte aperas en la plej vertikalaj flankoj de la montoj.

Aliaj specioj vegetaj gravaj estas portugala kverko, Corylus avellana, anzinoj, pruneloj, Ligustro, Adstringa sorpujo, Buxus sempervirens, Tilia platyphyllos kaj Tilia acerion.

Speciale protektitaj plantoj estas :

Mamuloj[redakti | redakti fonton]

Galemys pyrenaicus, loke konata kiel "Desmán de los Pirineos", estas talpeda specio kiu loĝas ene de la parko.

La parko estas la hejmo de pluraj predantaj specioj de mamuloj, kiel ekzemple foinoj, meloj, eŭropa lutro, ruĝa vulpo. Tiuj ĉi predantoj troveblas tra la tuta parko. En kelkaj partoj de la parko ankaŭ troveblas sovaĝaj katoj, vizeloj, eŭropa putoro kaj genotoj (enmetita specio). La etaj mamuloj estas tre abundaj kiel ratoj kaj musoj.[5]

Speciale protektitaj mamuloj estas:

Loĝantaro homa[redakti | redakti fonton]

Pro la grandeco de la parko, multaj municipoj kaj teritorioj estas tute aŭ parte enhavitaj en la areo de la parko, kaj tial estas protektitaj por sia leĝaro. Pro la malfacilaj veteraj kondiĉoj kaj la malproksimeco de la grandaj urboj, neniu el la municipoj iam ajn estis tre loĝata, nome ene de la komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo. Historie la plej loĝataj municipoj estas la municipoj Checa kaj Alustante, kiuj estas centroj komercaj kaj de transmigra brutobredado, tiuj du municipoj estas la nuraj kiuj superas la milon da loĝantoj.

Ekde la jardeko de 1960, la municipoj suferas senpopoligon, pro la migrado de la loĝantoj al la grandaj urboj, tio provokis la ekzistadon de grandaj areoj kun malalta loĝdenseco.

La ĉefa lukro de la municipoj estas la brutobredado kaj la ekspluatado de lignaj rimedoj. Dum la jarcento 19-a malfermiĝis la unuaj minejoj de kaolinito. Ekde la kreado de la natura parko, la turismo iĝis grava parto de la ekonomio municipa. Tamen malmultaj vilaĝoj efektive kreskas, la plej multaj malaperas aŭ restas malgrandaj. Nur malgranda parto de la loĝataj partoj de la municipoj kreskas kaj tiu kresko okazas ĉefe danke al la kreado de la parko.[6]

Historia popolnombrado de la municipoj de la parko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Leĝo 1/2000, de la 6-a de aprilo 2000, kiu kreas la Naturan Parkon de Alto Tajo
  2. Leĝo 4/1989
  3. Ministerio de Medio Ambiente y Medio Rural y Marino. [1]
  4. Ministerio de Medio Ambiente y Medio Rural y Marino. [http://www.mma.es/secciones/biodiversidad/rednatura2000/rednatura_espana/pdf/es4240016.pdf
  5. Colegio Público Río Tajo Fauna del Alto Tajo. Konsultita la 1an de septembro 2008.
  6. Instituto Nacional de Estadística. Alteraciones de los municipios en los Censos de Población desde 1842 (hispane). Alirita 3-a de septembro2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]