Natura semantika metalingvo
Natura semantika metalingvo – konstruita lingvo kreita de Anna Wierzbicka; formo de esploro kaj priskribo de la signifo de vortoj kaj emocioj en diversaj lingvoj. Ĝi estas unu el instrumentoj de kognoscienco. La metalingvo esploras plej rudimentajn nociojn, enestantaj en ĉiuj lingvoj, kies signifoj estas maksimume proksimaj. Ĝi kreiĝis kaj plu estas perfektigata surbaze de analizo de atingeblaj donitaĵoj koncernantaj ĉiujn ekzistantajn lingvojn de la mondo.
Vortaron de la metalingvo kreas dekkelkaj lingvaj nestoj. Laŭ la nuna versio ĝi ampleksas jenajn vortojn/nociojn:
- mi, vi, iu, io, homoj, korpo
- tiu, la sama, alia
- unu, du, kelkiuj, multe da, ĉio
- bona, malbona, granda, eta
- pensi, scii, voli, senti, vidi, aŭdi
- paroli, vorto, vero
- fari, eventi (okazi), moviĝi
- esti (ekzisti), havi
- vivi, morti
- ne, povas esti, povi, ĉar (=tial, pro tio), se
- kiam, nun, momento, poste, antaŭ (antaŭe), longe, mallonge, dum certa tempo
- kie, ĉi tie, sub, super, malproksime, proksime, ĉi flanke, interne
- tre, plimulte
- genro, parto
- tiel kiel, tia kia
El tiu ĉi kunmeto de la vortoj estas konstruataj skemoj priskribantaj la donitan nocion aŭ emocion. Tia konstruo de la skemo kaj ties konsidero de la plej simplaj kaj universalaj nocioj donas eblecon de la pli plena, ol en la kazo de apliko de aliaj metodoj, komparo de la vortoj (ne malofte vortare) tradukataj inter si.
La skemon de la metalingvo oni povas kompreni ekzemple de klarigo de la vorto "kolero":
Persono x faris ion
Tio estas io malbona
Mi ne volas, ke la persono faru tion
Kiam la persono faras tion, mi sentas ion malbonan
Mi ne volas, ke ĝi faru tion
Mi povas fari nenion, por ke la persono ne faru tion
Pro tio mi sentas ion malbonan
La metalingvo trovas aplikon en kognoscienca lingvistiko, psikologio kaj interkultura komunikado, kaj en ĉiuj sciencoj okupiĝantaj pri emocioj, aparte en diversaj kulturoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Natural Semantic Metalanguage Arkivigite je 2016-08-03 per la retarkivo Wayback Machine