Naturaj satelitoj de Jupitero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diagramo de la orbitaj radiusoj kaj inklinacioj. La cikloj indikas la relativaj proporcioj de la lunoj, sed ne rilate al la orbitaj radiusoj. La flavaj linioj kunligas la plej proksimajn kaj plej forajn distancojn. Kalisto (griza) estas referenco.

La sekvonta tabelo estas listo de ĉiuj konataj naturaj satelitoj de la planedo Jupitero. Ĝi estas ordigita laŭ la meza orbita radiuso. Novaj eltrovoj estas markita per provizoraj numeroj, ĝis ili ricevos nomon de la Internacia Astronomia Unio.

Nr. Nomo laŭŝajna lumeco
(mag)
Diametro
(km)
Maso
(kg)
Meza orbita radiuso
(km)
Periodo
(d)
1. XVI Metiso 17,5 43 9,55 x 1016 127.969 0,30
2. XV Adrasteo 18,7 26 × 20 × 16 1,89 x 1016 129.000 0,30
3. V Amalteo 14,1 262 × 146 × 134 2,10 x 1018 181.400 0,50
4. XIV Tebo 16 110 × 90 7,56 x 1017 221.900 0,67
5. I Ioo 5 3.643 8,93 x 1022 421.600 1,76
6. II Eŭropo 5,3 3.122 4,80 x 1022 670.900 3,55
7. III Ganimedo 4,6 5.262 1,48 x 1023 1.070.600 7,16
8. IV Kalisto 5,7 4.821 1,08 x 1023 1.883.000 16,69
9. XVIII Temisto 21 8 6,89 x 1014 7.507.000 130,02
10. XIII Ledao 19,5 20 1,09 x 1016 11.165.000 240,50
11. VI Himalio 14,6 170 6,70 x 1018 11.461.000 250,56
12. X Lizito 18,3 36 6,30 x 1016 11.717.000 259,20
13. VII Elaro 16,3 86 8,70 x 1017 11.741.000 259,64
14. XLVI Karpo 23,0 3 4,5 x 1013 16.989.000 456,10
15.   S/2003 J 12 23,9 1 1,5 x 1012 17.582.000 489,50
16. XXXIV Eŭporio 23,1 2 1,5 x 1013 19.304.000 550,74
17.   S/2003 J 3 23,4 2 1,5 x 1013 20.221.000 583,88
18.   S/2010 J 2 2 20.307.150 588,1
19.   S/2003 J 18 2 1,5 x 1013 20.514.000 596,59
20. XXXV Ortosio 23,1 2 1,5 x 1013 20.720.000 622,56
21. XXXIII Evanteo 22,8 3 4,5 x 1013 20.797.000 620,49
22. XXII Harpaliko 22,2 4 1,2 x 1014 20.858.000 623,31
23. XXVII Praksidiko 21,2 7 4,3 x 1014 20.907.000 625,38
24. XXIX Tiono 22,3 4 9,0 x 1013 20.939.000 627,21
25.   S/2003 J 16 2 1,5 x 1013 20.957.000 616,36
26. XL Mnemo 23,3 2 1,5 x 1013 21.069.000 620,04
27. XXX Hermipo 22,1 4 9,0 x 1013 21.131.000 633,90
28. XLII Telksino 23,5 2 1,5 x 1013 21.162.000 628,03
29. XLV Helikeo 22,6 4 9,0 x 1013 21.263.000 634,77
30. XXIV Jokasto 21,8 5 1,9 x 1014 21.269.000 631,5
31. XII Ananko 18,8 28 3,0 x 1016 21.276.000 629,77
32.   S/2003 J 15 2 1,5 x 1013 22.627.000 687,77
33. XXXII Eŭridomo 22,7 3 4,5 x 1013 22.865.000 717,33
34. XLIII Arkeo 22,8 3 4,5 x 1013 22.931.000 723,90
35. L Herseo 23,4 2 1,5 x 1013 22.992.000 616,36
36. XXXVIII Paziteo 23,2 2 1,5 x 1013 23.004.000 719,44
37.   S/2003 J 10 23,6 2 1,5 x 1013 23.041.000 716,25
38. XXI Kaldeno 22,5 4 7,5 x 1013 23.100.000 723,70
39. XXVI Isono 22,5 4 7,5 x 1013 23.155.000 726,25
40. XXXVII Kaleo 23 2 1,5 x 1013 23.217.000 729,47
41. XXV Erinomo 22,8 3 4,5 x 1013 23.279.000 728,3
42. S/2010 J 1 23 4 23.314.335 723.2
43.   S/2003 J 9 23,7 1 1,5 x 1012 23.384.000 733,29
44. XI Karmeo 17,6 46 1,3 x 1017 23.404.000 734,17
45. XXXVI Spondeo 23 2 1,5 x 1013 23.487.000 748,34
46.   S/2003 J 5 22,4 4 9,0 x 1013 23.495.000 738,73
47.   S/2003 J 19 23,7 2 1,5 x 1013 23.533.000 740,42
48.   S/2003 J 23 23,6 2 1,5 x 1013 23.563.000 732,44
49. XXIII Kaliko 21,8 5 1,9 x 1014 23.566.000 742,03
50. VIII Pazifao 17 60 3,0 x 1017 23.624.000 743,63
51. XLVII Eŭcelado 22,6 4 9,0 x 1013 23.661.000 746,39
52. XX Tajgeto 21,9 5 1,6 x 1014 23.800.000 732,41
53.   S/2003 J 4 23 2 1,5 x 1013 23.930.000 755,24
54. IX Sinopo 18,1 38 7,6 x 1016 23.939.000 758,90
55. XXXIX Hegemono 22,9 3 4,5 x 1013 23.947.000 739,60
56. XLVIII Cileno 2 1,5 x 1013 23.951.000 751,94
57. XLI Aedo 22,5 4 9,0 x 1013 23.981.000 761,50
58. XLIX Koreo 2 1,5 x 1013 24.011.000 779,18
59. XLIV Kalikoro 23,7 2 1,5 x 1013 24.043.000 764,73
60. XXVIII Aŭtono 22 4 9,0 x 1013 24.046.000 760,95
61. XXXI Ajtno 22,7 3 4,5 x 1013 24.046.000 760,95
62. XVII Kaliro 20,7 9 8,7 x 1014 24.103.000 758,77
63. XIX Megaklito 21,7 5,4 2,1 x 1014 24.493.000 752,88
64.   S/2003 J 2 23,2 2 1,5 x 1013 29.541.000 979,99
Objekto ne plu rigardita kiel satelito de Jupitero.

La objekto S/2000 J 11, malkovrita en 2000, neniam estis retrovita : oni ne plu rigardas ĝin kiel Jupiteran sateliton.

Nomo laŭŝajna lumeco
(mag)
Diametro
(km)
Maso
(kg)
Meza orbita radiuso
(km)
Periodo
(d)
S/2000 J 11 22,4 4 9,0 x 1013 12.555.000 286,95

Grupoj[redakti | redakti fonton]

La jupiteraj satelitoj povas esti klasitaj laŭ ses grupoj, du de regulaj satelitoj, kaj kvar de neregulaj satelitoj.

La regulaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

Orbita resonanco inter Ganimedo, Eŭropo kaj Ioo

La regulaj satelitoj havas orbitojn kun malgranda discentreco kaj klinangulo.

  • La internaj satelitoj (foje klasigitaj en Amaltea grupo)
Tiu grupo arigas la internajn satelitojn: Metiso, Adrasteo, Amalteo kaj Tebo.
Tiuj satelitoj helpas la konserviĝon de la jupiteraj ringoj: El Metiso kaj Adrasteo venas materialo de la ĉefa ringo, Amalteo kaj Tebo providas per materialo la gosamerajn ringojn.
  • La Galileaj satelitoj
La Galilejaj satelitoj estas la kvar satelitoj de Jupitero malkovritaj far de Galilejo: Ioo, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto. Ili estas je multo la plej grandaj kaj entenas 99,999% el la maso de la tuta satelitaro de Jupitero.
La tri unuaj Galileaj satelitoj estas en orbita resonanco 1:2:4, Dum la tempo kiam Ganimedo faras 1 rondiron ĉirkaŭ Jupitero, Eŭropo faras du rondirojn, kaj Ioo faras kvar rondirojn.

La neregulaj satelitoj[redakti | redakti fonton]

La neregulaj satelitoj estas malgrandaj korpoj, kun orbitoj rimarkinde pli vastaj, discentraj kaj klinitaj ol tiuj de la regulaj. Oni disdonas ilin en kvar grupoj, plus kelkaj ekstergrupaj satelitoj.

La ekstergrupaj satelitoj estas ĉu fragmentoj eljetitaj sur apartajn orbitojn pro fortaj alfrapoj, ĉu kaptitaj asteroidoj kiuj havis la ŝancon ne diseriĝi, ĉu anoj de grupoj ankoraŭ ne malkovritaj.

Diagramoj montrantaj la orbitaj inklinaciojn de la ĉefaj anoj de la himalia, ananka, karmea, kaj pazifaa grupoj en funkcio de la granda duonakso. (la ruĝaj cirkloj montras la diametrojn de la lunoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]