Saltu al enhavo

Naturisma misrezono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En filozofia etiko, la terminon naturisma misrezono enkondukis brita filozofo G. E. Moore en sia libro Principia Ethica de 1903.[1] Moore argumentas, ke estus erarige aserti, ke io estas bona pro naturaj ecoj kiel plaĉadezirinda .

La naturisma misrezono de Moore tre rilatas al la problemo de estas kaj devus esti el Traktato de Homa Naturo (A Treatise of Human Nature) (1738–40) de David Hume. Tamen, malkiel la vidpunkto de Hume pri la problemo de esti kaj devus esti, Moore (kaj aliaj subtenantoj de etika nenaturismo) ne taksis, ke la naturisma misrezono kontraŭas moralan realismon.

Tiusence, oni devas distingi inter la naturisma misrezono kaj la misrezono de pledo al naturo, kiu rezonas tiel ĉi: "Io estas natura; tial, ĝi estas morale akceptebla" aŭ "Tiu eco estas nenatura; tial, tiu eco ne estas dezirinda." Tiaj konkludoj estas oftaj en diskutoj pri medicino, sekseco, naturprotektismo, genraj roloj, raso, kaj viandismo. Sed oni ofte uzas la terminon naturisma misrezono por signifi misrezono de pledo al naturo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Naturalistic fallacy en la angla Vikipedio.