Naturlig bortskjemt mat
"Naturlig bortskjemt mat" (norvege por "nature dorlotita nutraĵo") estis la slogano de reklamkampanjo, kiun la Norvega Agrikultura Agentejo faris komune kun la plej gravaj norvegaj superbazaroj en 2005 kaj la sekvaj jaroj. Laŭ la Agentejo, la kampanjo celis pligrandigi la konsumadon de ekologia viando en Norvegujo. Ĝi konsistis el ŝercecaj bildoj, kiujn oni pendigis sur grandaj afiŝoj en superbazaroj kaj presigis en ĵurnaloj, ekzemple koko kun silkaj kusenoj sub la flugiloj kaj bovino manĝigata per arĝenta kulero. La bildoj kaj la akompanaj tekstoj donis la impreson ke ekologie bredataj bestoj vivas en granda lukso. Kvankam la oficiala celo estis kreskigi la konsumadon de ekologiaj nutraĵoj de 1% el ĉiuj nutraĵoj en 2005 ĝis 15% en 2015, ĝi fakte kreskis nur je triono ĝis 2009, kaj eĉ en 2018 ankoraŭ ne atingis 2%.
La fakuloj pri mediprotektado Kristian Bjørkdahl kaj Karen Victoria Lykke Syse kritikis la kampanjon kiel ekzemplon de reklamado kun troigaj kaj malprecizaj asertoj pri besta bonfarto, analoga al verdlavado. Laŭ ilia interpreto, la kampanjo sabotis sian oficialan celon por ne konkurenci kontraŭ neekologiaj produktoj vendataj en multe pli granda kvanto de la samaj reklamantoj. Tial la Agentejo kaj supermerkatoj evitis paroli pri la specifaj malsamoj inter la normoj por ekologia kaj kutima bredado, el kiuj konsumantoj povus dedukti ke almenaŭ la kutima metodo estas suferiga. Anstataŭe, ili elektis prezenti ekologian bredadon kiel "dorlotadon", donante impreson ke kutima bredado estas jam sufiĉe bona, kaj ekologia bredado estas pli bona ol la bestoj vere meritas. [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bjørkdahl, Kristian, kaj Syse, Karen Victoria Lykke. 2024. "Welfare Washing: Disseminating Disinformation in Meat Marketing." Society & Animals 32(1), p. 43-45.