Natur-lingva prilaborado
(Alidirektita el Naturlingva procezado)
Naturlingva prilaborado, mallongigite NLP (NLP ankaŭ kiel siglo de la respektiva anglalingva terminoNatural language processing), estas interfaka subfako de lingvistiko, komputiko kaj artefarita intelekto pri la interagado inter komputiloj kaj homa lingvo, precize pri kiel programi komputilojn kaj komputa lingvoscienco por prilabori kaj analizi grandajn kvantojn de informo el natura lingvo. La celo estas ke komputilo kapablu "kompreni" la enhavon de dokumentoj, inklude la kuntekstajn nuancojn de lingvo ene de ili. La teknologio povas tiel akurate elpreni informon kaj alrigardojn enhavitajn en la dokumentoj same kiel kategoriigi kaj organizi la dokumentojn mem.