Saltu al enhavo

Naturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kampo de Brassica rapa florante
Ekzemplo de Herbovorulo: Cervo kaj du cervidoj manĝantaj nature ĉe sama foliaro.
Fulmelektro en la dezerto

Naturo, en la plej larĝa senco, signifas la tutan universon: la neartefaritan mondon, la fizikan mondon, aŭ la materian mondon. En mallarĝa senco ĝi aludas la malgrandajn fenomenojn de la fizika mondo: la surfacon de la Tero, rigardata kiel vivejo de homoj, animaloj, plantoj, kaj ĉiuj vivaj estaĵoj, aŭ la vivo ĝenerale. Ĝi intervalas amplekse de la subatoma ĝis la kosma niveloj.

La vorto naturo deriviĝis de la latinaĵo natura, aŭ "esensaj ecoj, denaska emo", kaj en antikvaj tempoj, laŭlitere signifis "naskiĝo". Natura estis latina traduko de la greka vorto fisis (φύσις), kiu unue rilatis la internajn karakterizaĵojn kiujn plantoj kaj bestoj disvolvis sen helpo. La koncepto de naturo kiel tutaĵo, la fizika universo, estas unu el pluraj vastigoj de la unua ideo; ĝi komenciĝis per kelkaj uzoj de la vorto φύσις de antaŭsokrataj filozofoj, kaj iĝis kutima ĉiam poste. Tiu ĉi uzado solidiĝis per la alveno de la moderna scienca metodo dum la finaj jarcentoj. Oni antaŭe konsideris la naturon kiel inventaron de dioj por sia amuziĝo, aŭ por la uzado fare de homoj; nuntempe la kialoj de la naturo konsideriĝas tro grandaj por la homa kompreno, aŭ eĉ neekzistantaj.

Plia signifo de naturo estas la esenco de estaĵo, plej ofte konsiderata kontraste kun la ecoj akiritaj per laboro kaj arto de homo; ekzemple "havi honestan, kruelan naturon".

La naturo en filozofio

[redakti | redakti fonton]

La filozofiaj konceptoj pri la naturo ŝanĝiĝis tra tempoj kaj laŭ skoloj, ili estis tre variaj kaj ĉiam interesaj kiel temantaj pri afero en kiu homoj nepre vivas, tio estas, tute rilate kun la realo, kontraste kun metafiziko.

Antikvaj grekaj filozofoj

[redakti | redakti fonton]
"Aristotelo" de Francesco Hayez (1791–1882). Aristotelo estis la unua famkonata filozofo kiu fondis kompletan sciencon pri la naturo.

La termino Φύσις (fizis) por la antikvgrekaj antaŭsokrataj filozofoj respondis al la sinsekvo de naskiĝo, kresko, degenerado kaj morto. Por ili laŭ Aristotelo, la unua filozofo fondinta kompletan sciencon pri la naturo, "la naturo estas la substanco de tiuj objektoj, kiuj havas en si mem principon de moviĝo".[1] Laŭ Aristotelo ekzistas delikataj, pereemaj substancoj, kiuj havas en si la principon de moviĝo kaj kiuj generas aliajn similajn objektojn, malsame al la eternaj kaj ne generitaj aĵoj, pri kiuj temas la metafiziko kaj la matematiko.

La pereemaj substancoj estas distingataj disde "tio, kio ekzistas pro hazardo" aŭ "tio, kio ekestis arte", do per ago de la homo.

Ankaŭ la sofistoj jam antaŭe aplikis distingon sur la nivelo etika-jura inter tio, kio ekzistas nature, kaj tio, kio estas konsiderata kiel originanta el homaj konvencioj. De tie venas ilia etika relativismo, baziĝanta sur la superado de la ionia kriterio de la juro,[2] kiu ekzistas objektive en la ordo mem de la naturo kaj kiun la homoj alprenas kaj aplikas al sia urbo.

La sofistoj fakte konstatas, ke la leĝoj varias de socio al socio, kaj ke por trovi unusolan kriterion validan por ĉiuj necesas baziĝi sur tio, kio en la homo ĉiam estas kaj restas senŝanĝa, tio estas la naturo, kiu ne estas submetita al la homaj konvencioj kaj kiu preskribas, ke ĝusta estas tio, kion ŝatas la plejfortulo,[3] do tiu, kiu scipovas bone uzi la paroladon por superi alies konvinkojn.[4]

La naturo de la sofistoj enkondukas la koncepton de "natura stato", en kiu la konduto de la homo ne diferencas de tiuj de la aliaj naturaj estaĵoj, surbaze de praaj instinktoj, kiujn la homo konservas malgraŭ la kulturaj diferencoj akiritaj dum la tempopaso.

Ankaŭ por Aristotelo en la homo ĉeestas denaska principo, kiu agas por konsciigi al li tion, kio karakterizas lian esencon, kiel, ekzemple, la destino de semo estas, pro imanenta natura forto, iĝi arbo. Jen celisma vido de la naturo, kiu klarigas la iĝadon (evoluon) kaj la kialon, ke moviĝo direktiĝas al siaj "naturaj lokoj".

Plotino teoriumis pri naturo.

Meĥanikismo

[redakti | redakti fonton]

Pozicion kontraŭan al la aristotela koncepto celisma kaj vivisma estas la materiisma kaj meĥanikisma teorio de la atomistoj kaj de la epikuranoj.

La granda prinatura filozofo Demokrito, atentema observanto de ĉiuj aspektoj de la vivaj estaĵoj, metas kiel bazon de sia idearo koncepton de naturo kiu estas tute pura materio, eliminante el la reala mondo ĉiun elementon de transcendeco. Tiel ĉiu koncepto de dieco rezultas eliminita. «ĉio kio estas, estas en la naturo». La agregado de la atomoj formas la difinitan organon de la perceptebla realo kaj la disgregado restarigas al la naturo mem ties bazajn elementojn, laŭ fenomenologio pure meĥanikisma kiu nenion bezonas por esti verigita.

Nov-platonismo kaj kristanismo

[redakti | redakti fonton]

Nova koncepto pri la naturo estas en novplatonismo, kie de Unu estas malsupreniro aŭ, en la diro de Plotino, emanaĵo, kiu devenas de intelekto kaj animo kaj manifestiĝas kiel materio natura intencita kiel simpla neesto. Plotino diras "la naturo estas animo ekster si"[5], animo en sia malalta formo, direktita al la neesto kaj do malpli valora rilate al la unu estaĵo.

La kristanismo heredis tiun vidon de malplivaloreco de la naturo, konsiderata ne plu kiel emanaĵo de la Unu, sed vidata kiel malsupera ento kompare al la perfekteco de sia kreinto transcenda.

Renesanca filozofio

[redakti | redakti fonton]
Printempo (1573) de Giuseppe Arcimboldo.

La renesanco vidis la rilaton inter homo kaj naturo kiel baziĝantan sur funda simileco: Homo estas mikrokosmo kaj tiel parenca al la universo, la makrokosmo.

La vitruvia homo de Leonardo da Vinci simbolas la perfektecon de la homa korpo en ĉirkaŭcirklo, kiu simbolas la universon: La homo plenigas la universon per si.

Paracelso deklaris la distingon inter naturaĵoj kaj supernaturaĵoj arta kaj nenatura: Kion ni nomas "naturleĝoj", estas nenio alia ol rezulto de la agado de nenombreblaj spiritoj, kiuj ekzemple kaŭzas la kreskadon de plantoj.

Giordano Bruno nomis la naturon "granda besto", kiu en si havas la ekziston de Dio; li diris, ke ekzistas mens insita omnibus (latine menso enestanta en ĉio), kiu samkiel la pneŭma de la stoikismo verŝas sian vivan ekziston en la kosmon.

La ekesto de la modernaj natursciencoj kreis novan rigardon al la naturo kiel aro da sencelaj objektoj kondutantaj laŭ ne ŝanĝeblaj naturleĝoj. La antikva opinio, ke la naturo determinas la evoluon de la esto, estis reduktita al la naturo de la homo.

Scienca studo de la naturo

[redakti | redakti fonton]

La sciencoj, kiuj studas naturajn fenomenojn, ricevis la komunan nomon natursciencoj. Eblas dividi ilin en tiujn, kiuj studas vivantajn estaĵojn kaj la fenomenon de la vivo, kaj la aliajn, kiuj studas ne-vivajn fenomenojn.

Sciencoj pri la senviva naturo

[redakti | redakti fonton]
Tektona deformado de la tavoloj de ordovicia kvarcito de la Nacia Parko Monfragüe, Cáceres (Hispanio). Tiu loko estas ege interesa kaj por naturo (botaniko kaj zoologio) kaj por geologio.

La senviva naturo estas la objekto de fiziko, kies nomo devenas de la greka vorto φύσις. Sed multaj fenomenoj, kiuj baziĝas sur fundamentaj leĝoj fizikaj, prezentas altnivelajn kompleksecon kaj apartaĵojn, kiuj pravigas la ekziston de apartaj sciencoj por ilia studo:

Biologio kaj parencaj sciencoj

[redakti | redakti fonton]

La studado kaj esplorado de la viva naturo okupas la sciencon de biologio kaj ĝiajn branĉojn, ankaŭ kelkajn intersciencajn disciplinojn.


Vidu ankaŭ:
[S]: Vikiarbo > Universo > Naturo
[M]: Vivo ~ Flaŭro ~ Faŭno ~ Naturzonoj ~ Naturprotektado

Tero kaj universo

[redakti | redakti fonton]

La Tero kiel bazo por pli-malpli ĉio, kion homoj arte produktis, estas la loko, kie plej necesas distingi inter naturo kaj homaj kreaĵoj. Kontraŭe en la ekstertera universo troviĝas el homa vidpunkto grandparte en nemodifita, "natura" stato.

La universo

[redakti | redakti fonton]
La plej profunda videbla-luma bildo de la universo, per HUDF.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Universo.

La universo estas kaj la tuto de tio kio ekzistas, kaj la ujo, kiu ĉi tiujn materion kaj energion enhavas aŭ subtenas. "Naturo" povas aludi aŭ la paron aŭ la enhavon solan. La kosmologio sugestas, ke la aĝo de la universo estas 13,75 ± 0,17 miliardoj da jaroj, ke ĝi komenciĝis per Praeksplodo sekvata de rapida pligrandiĝo, kaj ke la diametro de la videbla universo estas nun almenaŭ 93 miliardoj da lumjaroj aŭ 8,80 × 1026 metroj. La universo estas preskaŭ tute malplena spaco, sed la pezoforto donas formon al la malabunda materio, kaj ĝi enhavas galaksiojn, kiuj konsistas el steloj, ĉirkaŭ kiuj orbitas planedoj. La Suno estas stelo kaj la Tero, sur kiu ni vivas, estas planedo.

La antikvaj mitoj pri la origino de la universo priskribas malplenan senforman spacon, kiun la dioj (kies origino estas eĉ pli duba) uzas kiel ujon por inventaro. La logiko, laŭ la mitoj, antaŭekzistis la universon kaj povus esti pli fundamenta ol la dioj mem. La limo inter la logiko aŭ matematiko kaj la aĵoj, kiujn subtenas la logiko, estas granda mistero, sed la vorto "naturo" kutime aludas la aĵojn (la "kreitaĵaron"), ne la subajn principojn, pro la supozo ke ĉi tiuj principoj venis de dia menso pure kaj sen miksiĝo kun la materio aŭ la ĥaoso.

Vidaĵo ekde Apollo 17 dum vojaĝo al la luno.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tero.

La Tero estas la sola planedo kiu sciate subtenas la vivon, kaj ĝiaj naturaj trajtoj estas la temo de multaj sciencaj kampoj. Interne de la sunsistemo ĝi estas la tria ekde la suno; ĝi estas la plej granda tersimila planedo kaj la kvina entute. Ĝiaj elstaraj klimataj trajtoj estas du grandaj polusaj regionoj, du relative mallarĝaj moderaj zonoj kaj larĝaj ekvatoraj (tropikaj kaj subtropikaj) regionoj. La precipitaĵo (subenfala akvo) varias grande laŭ loko, de pluraj metroj da akvo jare ĝis malpli ol milimetro. 71 procentojn de la surfaco de la tero kovras salakvaj oceanoj. La resto konsistas el kontinentoj kaj insuloj, kun la plimulto de loĝata areo sur la norda duonglobo.

La Tero ŝanĝiĝas per geologiaj kaj biologiaj procezoj kiuj lasas spurojn de la antaŭaj statoj. La ekstera tersurfaco dividiĝas je pluraj malrapide migrantaj tektonaj platoj. La interno, aŭ terkerno, restas varmega, kun dika malsolida tavolo (la termantelo) kaj solida interna kerno. La fluo de la termantelo kreas la teran magnetan kampon.

Klimato kaj vetero

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Atmosfero (tero), Vetero kaj Klimato.
Cumulus humilis: nuboj kiuj indikas bonan veteron.

La tera atmosfero estas ŝlosila faktoro kiu subtenas la tutplanedan ekosistemon. Tiu maldika tavolo de gasoj kiuj ĉirkaŭas la Teron tenas sin en sia loko pere de la gravitoforto de la planedo. Ĝi estas komponita de 78 % de nitrogeno, 21 % de oksigeno kaj iomete el aliaj gasoj. La atmosfera premo malpliigas laŭ la altitudo. La ozona tavolo de la Tero plenumas esencan rolon en la redukto de la kvanto de ultraviola radiado kiu etendas sin ĝis la surfaco. Ĉar la DNA povas esti facile damaĝita per tiu radiado, la ozona tavolo funkcias kiel ŝildo kiu protektas la vivon en la surfaco. Ankaŭ la atmosfero retenas varmon dum la nokto, malpliigante tiel la plej ekstremajn tagajn temperaturojn.

La oscilado de la atmosfera vetero okazas preskaŭ eksklude en la malsupra parto de la atmosfero, kaj agado de konvektiva sistemo ppr redistribui la varmon. La oceanaj marfluoj estas alia grava faktoro por determini la klimaton, speciale la submara termohala cirkulado, kiu distribuas la varman energion de la ekvatoraj oceanoj al la polusaj regionoj. Tiuj marfluoj helpas al la moderigo de la diferencoj de temperaturoj inter la vintro kaj la somero en la moderklimataj zonoj. Krome, sen la redistribuado de varma energio kiu realigas la oceanaj kaj atmosferaj marfluoj, la tropikoj estus multe pli varmaj kaj la polusaj regionoj estus multe pli malvarmaj.

La vetero povas okazigi samtempe profitajn kaj malprofitajn efikojn. La ekstremaj meteologiaj fenomenoj, kiel la tornadoj kaj la uraganoj, povas uzi grandajn kvantojn de energio en sia trairado kaj detrui tute ĉion kion ili trafos survoje. La surfaca vegetaĵaro disvolvigis dependecon el la sezona variado (oscilado) de la vetero, kaj la subitaj ŝanĝoj, kvankam ili daŭros nur kelkajn jarojn, povas havi detruan efikon, kaj por la vegetaĵaro kaj por la animaloj kiuj dependas de ili por nutradi sin.

Tiu elektrogeneratora fabriko de Nov-Meksiko elsendas sulfuran dioksidon kaj aliajn poluantojn al la aero.

La planeda klimato estas mezuro de la tendenco de la atmosfera vetero laŭlonge de la tempo. Povas influi sur ĝi variaj faktoroj, kiel la oceanaj marfluoj, la surfaca albedo, la gasoj de forceja efiko, la variado en la suna lumeco kaj la ŝanĝoj en la orbito de la planedo. Baze sur la historiaj registroj, nuntempe oni scias, ke la Tero estis suferanta drastajn klimatajn ŝanĝojn en la pasinteco, eĉ glaciepokojn. La klimato de regiono dependas de ia kvanto de faktoroj, kiel la latitudo. Latituda zono de la surfaco kun klimataj karakteroj similaj kunformas klimatan regionon. En la Tero, ekzistas variaj el tiuj regionoj, kiuj gamas de la tropika klimato en la Ekvatoro ĝis la polusa klimato en la polusaj zonoj. Sur la vetero influas ankaŭ la sezonoj, kiuj rezultas de la klinado de la akso de la Tero rilate al ties orbita itinero. Tiel, iam ajn ĉu dum somero ĉu dum la vintr, estas parto de la planedo kiu estas pli rekte eksponita al la sunradioj. Tiu ekspono estas alternata samtempe kiam la Tero veturfaras sian orbiton. Ĉiam, sendepende de la sezono, kaj la norda kaj la suda hemisferoj eksperimentas malajn klimatajn kondiĉojn.

La vetero estas kaosa sistemo kiu povas modifiĝi facile per nur malgrandaj ŝanĝoj en la medio, pro tio la precizaj veterprognozoj estas limigitaj nur al kelkaj tagoj. Are konsiderata, okazas du aferoj je tutmonda nivelo: (1) la temperaturo estas pliiĝanta averaĝe; kaj (2) la vetermodeloj estas ŝanĝantaj kaj iĝantaj pli kaj pli kaosaj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Vivo kaj Biosfero.
Anasino kun anasidoj. La reproduktado estas esenca por la pluigo de la vivo.

La fakto ke la plej bazaj formoj de vegetala vivo ekrealigis la fotosintezon estis ŝlosila por la kreado de kondiĉoj kiuj ebligu la disvolvigon de vivoformoj pli kompleksaj. La oksigeno rezultanta de la procezo estis akumulita en la atmosfero kaj tio okazigis la kreadon de la ozona tavolo. La rilato de simbiozo inter malgrandaj ĉeloj kaj aliaj pli grandaj rezultis en la disvolvigo de ĉeloj eĉ pli kompleksaj nome eŭkariotaj.[6] La ĉeloj grupiĝis en kolonioj kaj ekspecialiĝis, kio rezultis en aŭtentaj organismoj plurĉelaj. Pere de ozontavolo, kiu absorbas la damaĝan ultraviolan radiadon, la vivo koloniigis la surfacon de la Tero.

Kvankam ne ekzistas universala interkonsento pri la difino de la vivo, la sciencistoj, ĝenerale, akceptas, ke la biologia manifesto de la vivo karakteriziĝas per la jenaj faktoroj kaj funkcioj: organizado, metabolo, kresko, adaptado, reage al stimuloj kaj al reproduktado. Pli simple dirite, oni povas konsideri la vivon kiel stato karaktera de la organismoj. La proprecoj komunaj al la surteraj organismoj (plantoj, animaloj, fungoj, protistoj, arkeoj kaj bakterioj) estas jenaj: ili estas ĉelohavaj, ili havas organizadon kompleksan bazitan sur akvo kaj karbono, ili havas metabolon kaj kapablon kreski, respondi al stimuloj kaj reproduktiĝi. Pro tio, oni konsideras, ke ento kiu kunigas tiujn proprecojn estas viva. Tamen, ne ĉiuj difinoj kiuj ekzistas sur la vivo konsideras esencaj ĉiujn tiujn proprecojn.

La biosfero estas la parto de la plej ekstera tavolo de la Tero — kiu enhavas la aeron, la teron, la surfacajn rokojn kaj la akvon — ene de kiu okazas la vivo, kaj kie, siavice, oni alteras aŭ transformas la biotajn procezojn. Ekde la vidpunkto de la geofiziko, la biosfero estas la tutmonda ekologia sistemo kiu integras ĉiujn vivajn estaĵojn kaj ties rilatojn, inklude ties interagadon kun la elementoj de la litosfero (rokoj), la hidrosfero (akvo), kaj la atmosfero (aero). Aktuale, oni ĉirkaŭkalkulas, ke la Tero enhavas ĉirkaŭ 75 000 milionojn de tunoj de biomaso (la amaso de la vivo), kiu vivas en diversaj medioj ene de la biosfero.[7] Ĉirkaŭ naŭ dekonoj de la totala biomaso de la Tero estas vegetala vivo, de kiu dependas tre forte la animala vivo.[8] Ĝis nun, oni identigis pli ol 2 milionojn de specioj de plantoj kaj animaloj,[9] kaj la ĉirkaŭkalkuloj faritaj pri la reala kvanto de specioj ekzistantaj varias inter kelkaj milionoj kaj ĉirkaŭ 50 milionoj.[10] La kvanto de unuopaj specioj oscilas konstante: aperas novaj specioj kaj aliaj ĉesis ekzisti, laŭ kontinua modelo.[11][12] En la aktualo, la totala kvanto de specioj estas suferanta rapidan descendon.[13]

Vidaĵo de farmo de Pensilvanio, administrata pejzaĝo.

La diferenco inter la animala kaj la vegetala vivo ne estas tiom klara kiom povas ŝajni, ĉar estas kelkaj vivaj estaĵoj kiuj kunigas karakterojn de ambaŭ. Giuliana dividis ĉiujn vivajn estaĵojn en plantoj, kiuj ĝenerale ne moviĝas, kaj animaloj. En la sistemo de Karlo Linneo, tiuj iĝis la regnoj Vegetabilia (poste Plantae) kaj Animalia. Ekde tiam oni vidis, ke la regno Plantae, kiel ĝi estis difinita origine, inkludis variajn grupojn sen ia rilato, pro kio oni eliminis la fungojn kaj variajn grupojn de algoj por translokigi ilin al novaj regnoj, sed foje ili estas konsiderataj plantoj en kelkaj kuntekstoj. En la flaŭro, estas enhavata foje la bakteria vivo[14] kaj tiom ke kelkaj klasigoj uzas la terminojn bakteria flaŭro kaj vegetala flaŭro de separata maniero.

Unu de la multaj formoj klasigi la plantojn estas laŭ regionaj flaŭroj, kiuj, depende de la studcelo, povas inkludi ankaŭ la fosilian flaŭron, kiuj estas restaĵoj de vegetala vivo de pasintaj epokoj. Multaj personoj de variaj regionoj kaj landoj fieras pri sia karaktera flaŭro, kiu varias amplekse tra la tuta mondo pro la diferencoj de klimatoj kaj grundoj. La regiona flaŭro estas kutime dividebla en subkategorioj kiel la indiĝena flaŭro kaj la agrikultura kaj ĝardena flaŭro (tiuj lastaj estas tiuj kiujn homoj kultivas intence). Kelkaj klasoj de “indiĝena flaŭro”, reale estis enkondukitaj antaŭ jarcentoj fare de enmigrantoj de unu regiono aŭ kontinento en alian, kaj laŭ la tempopaso iĝis parto de la indiĝena aŭ natura flaŭro de la loko en kiu ili estis enkondukitaj. Tiu estas ekzemplo pri kiel la homa agado povas modifi la limojn de tio kio povas esti konsiderata naturo. Alia ofte menciita kategorio de plantoj estas tiu de la “fiherboj”. Kvankam la termino estis perdinta uzadon inter la botanikistoj kiel maniero referenci al “neutilaj plantoj”, ties neformala uzado (por priskribi la plantojn kiuj ĝenas kaj kiuj estas "forigendaj") ilustras perfekte la ĝeneralan tendencon de la personoj kaj de la socioj por klopodi ŝanĝi la "naturan" funkciadon de la naturo. Sammaniere, la animaloj estas ofte klasigeblaj kiel aldomigitaj, de farmo, sovaĝaj, plagoj, ktp., laŭ la rilato kiun ili havas kun la homa vivo.

Bovaro de gnuoj en Ngorongoro, Tanzanio.

La animaloj kiel aparta kategorio havas variajn karakterojn kiuj diferencigas ilin disde aliaj vivaj estaĵoj. La animaloj estas eŭkariotaj kaj normale plurĉeluloj (vidu artikolon Myxozoa, tamen), kio distingas ilin disde la bakterioj, la arkeoj kaj la plej parto de la protistoj. Ili estas heterotrofuloj, kaj ĝenerale digestas la manĝaĵojn en interna organo, kio diferencigas ilin disde la plantoj kaj la algoj. Ili distingiĝas ankaŭ disde la plantoj, de la algoj kaj de la fungoj en tio ke mankas al ili ĉelmuroj. Kun kelkaj malmultaj esceptoj, speciale ĉe la spongoj (Phylum porifera), la animaloj havas organismon komponitan de variaj histoj, kiuj enhavas muskolojn, kapablajn kuntiriĝi kaj kontroli la movadon, nervan sistemon, kiu sendas kaj procezas signalojn. En la majoritato de la kazoj, ili havas internan digestan aparaton. La ĉeloj eŭkariotoj kiujn havas ĉiuj la animaloj estas ĉirkaŭataj de karaktera eksterĉela matrico, komponita per kolageno kaj elastaj glukoproteinoj. Povas okazi kalciiĝo por formi strukturojn kiel konkoj, ostoj, kaj spikuloj, en kiuj la ĉelo deflankiĝas kaj reorganiziĝas dum sia disvolviĝo kaj maturiĝo, kaj kiuj subtenas la kompleksan anatomion necesan por la movado.

Kvankam, en la aktualo, la homoj komponas nur la duonon de unu por cento de la totalo de la viva biomaso en la Tero,[15] kiu ĉirkaŭkalkulas tutmonde la averaĝa pezo en ĉirkaŭ 60 kg.), nome la totala homa biomaso estas la averaĝa pezo multobligita por la aktuala homa loĝantaro, de proksimume 6500 milionoj de personoj (vidu informon en [16]).

Rajtoj de la naturo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rajtoj de la naturo.

Laŭ Philippe Descola, la rajtoj de la naturo estas okcidenta koncepto. Por li, la okcidenta civilizacio estas la sola kiu disigas naturon kaj kulturon. Doni rajtojn al la naturo estas relative freŝdata koncepto kiu rezultas de la konscio pri la difektoj kaŭzitaj de la homaro al la naturo. Vidinte la difektadon de la biotopo, kaj ankaŭ pro etikaj kialoj, instancoj en Okcidento, je ĉiuj niveloj (Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio, eŭropaj nacioj), maltrankviliĝas por doni rajtojn al la naturo. La amplekso de tiuj rajtoj estas temo de diskutado. La debato temas pri la prioritato kiun oni donu, ĉu unue al la rajtoj de la naturo ĉu al tiuj de la homoj. Pozicioj situas sin inter tiuj du ekstremoj. Klimata justeco estas unu el la ŝlosilaj konceptoj pri la rajtoj de naturo. Dum longa tempo ŝajnis jura scienca fikcio doni rajtojn al naturo kaj bestoj.

Elaera vidaĵo de Ĉikago, ekzemplo de urba, nenatura ekosistemo.

Ekosistemoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Ekologio kaj Ekosistemo.

La ekosistemo estas dinamika sistemo relative aŭtonoma, formata per natura komunumo kaj ties fizika medio. La koncepto, kiu ekdisvolviĝis inter 1920 kaj 1930, atentis la kompleksajn interagadojn inter la organismoj (plantoj, animaloj, bakterioj, algoj, protozooj kaj fungoj, inter aliaj) kiuj formas la komunumon kaj la fluojn de energio kaj de materialoj kiuj trapasas ilin.

Ĉiuj formoj de vivo havas la neceson rilati kun la medio en kiuj ili vivas, kaj ankaŭ kun aliaj formoj de vivo. En la 20-a jarcento, tiu premiso okazigis la koncepton de ekosistemo, kiu estas difinebla kiel ajna situacio en kiu estas interagado inter organismoj kaj ties medio. La ekosistemoj konsistas de faktoroj kaj biotaj kaj abiotaj kiuj funkcias interrilate.[17] La plej gravaj faktoroj de ekosistemo estas la jenaj: grundo, atmosfero, suna radiado, akvo kaj vivaj organismoj. Ĉiu vivanta organismo havas rilaton kontinuan kun ĉiuj la aliaj elementoj de sia medio. Ene de la ekosistemo, la specioj estas interrilataj kaj dependas unuj de aliaj en la nomata manĝoĉeno, kaj ili interŝanĝas kaj materion kaj energion same inter ili mem kiel kun sia medio.[17]

Lago Lomond, Skotlando.

Ĉiuj specioj havas limojn de toleremo al faktoroj kiuj tuŝas ilian supervivadon, ilian reproduktan sukceson kaj ilian kapablon plue kreski kaj interagadi elteneble kun la cetero de ilia medio. Tiuj siavice povas influi super tiuj faktoroj, kies konsekvencoj povas etendiĝi al multaj aliaj specioj aŭ eĉ al la totalo de la vivo.[18] La koncepto de ekosistemo estas, tial, grava studobjekto, ĉar tiu studo havigas la informaron necesan por fari decidojn pri kiel la homa vivo povas interagadi tiel ke ĝi permesu al la variaj ekosistemoj elteneblan kreskon cele al la estonteco, anstataŭ forekspluati kaj formortigi ilin. Por tia studo oni konsideras pli malgrandan unuon nome mikroekosistemo. Por ekzemplo, difinita ekosistemo povas esti simpla ŝtono kun la tuta vivestaĵaro kiun ĝi gastigas. Kontraste makroekosistemo povus enhavi tutan ekoregionon, kun ties akvokolekta areo.[19]

La jenaj ekosistemoj estas klaraj ekzemploj de tiuj kiuj aktuale estas celo de intensiva studado:

  • “kontinentaj ekosistemoj”, kiel “ekosistemoj de arbaro”, “ekosistemoj de herbejo” kiel stepoj kaj savanoj), aŭ agrikulturaj ekosistemoj,
  • sistemoj en internaj akvoj, kiuj siavice estas subdivideblaj en "lentikaj" aŭ lagaj, nefluaj (lagoj kaj basenoj) kaj riveraj ekosistemoj aŭ fluantaj (rojoj, riveroj)
  • oceanaj ekosistemoj.

Naturo en arto

[redakti | redakti fonton]

La beleco de la naturo estas kaj historie estis tre ofta temo en arto: libroj kiuj temas prie aŭ laŭdas ĝin estas multnombraj kaj en bibliotekoj kaj en librovendejoj. Tiu aspekto de naturo, kiun diversaj artoj (fotografio, pentrarto, poezio...) tiam priskribis kaj laŭdis, montras la forton per kiu multaj asociigas naturon kun beleco. La tialo de la ekzistado de tiu asociigo kaj la demando pri tio en kiu konsistas tiu asociigo konstituas la studkampon de branĉo de la filozofio nomita estetiko. Krom kelkaj bazaj karakteroj de la naturo en kies beleco koincidas la plej parto de filozofoj, la opinioj prie estas praktike senfinaj.[20]

Naturo en ĉina pentrarto. Ma Lin.

Naturo estis grava temaro en variaj epokoj de la historio de la mondo. Frua tradicio de pejzaĝa pentrarto startis en Ĉinio dum la Dinastio Tang (618–907). La tradicio reprezenti naturo tia kia ĝi estas iĝis unu el la celoj de la ĉina pentrarto kaj estis grava influo sur la cetero de azia arto. Kvankam naturajn mirindaĵojn oni celebris jam en la bibliaj Psalmaro kaj la Libro de Ijob, priskriboj de naturaj lokoj en arto iĝis hegemoniaj speciale en la 1800-aj jaroj, partikulare en la verkoj de la Romantisma movado. Britaj artistoj John Constable kaj J. M. W. Turner turnis sian atenton al kaptado de la beleco de la natura mondo en siaj pentraĵoj. Antaŭ tio, pentraĵoj estis ĝenerale de religiaj scenoj aŭ de homoj.

En la klasika Antikva Grekio, unu de la ĉefaj temoj de la verko Fedro de Platono estas la naturo.[21]​ Tiu platondevena sinteno rezultis en aprezo al naturo en la renesanca kulturo, kiel montrita per la uzado de la temo nomita "locus amoenus" (agrabla loko), kie la protagonisto trovas taŭgegan ejon por esprimi sin. Tiu sinteno renaskiĝis en la poezio de la Novklasikismo. La poezio de William Wordsworth priskribis la mirindecon de la natura mondo, kiu aparte iam estis vidita kiel minaca loko, kaj jam ne plu. Pli kaj pli la valorigo de naturo iĝis aspekto de la okcidenta kulturo.[22] Tiu arta movado koincidis ankaŭ kun la Transcendisma movado en la okcidenta mondo.

Fibonaĉi-nombro okazas foje en plantostrukturoj, kiel ĉe tiu strobilo de Cycas circinalis.

Klasika ideo de la beleco de arto inkludas la vorton "mimezon", tio estas, la imitado de la naturo. En la kampo de la ideoj pri la beleco de la naturo, la perfekteco alvokas simetrion, ekzaktan dividon kaj aliajn formulojn kaj perfektajn matematikajn nociojn kaj pli ĝenerale tio videblas en modeloj en naturo (vidu artikolojn pri Fibonaĉi-nombro. Kiel David Rothenburg diris, "La beleco estas la raiko de scienco kaj la celo de arto, la plej alta eblo kiun la homaro povas iam esperi vidi".[23]:281

Proverboj kaj lingvaj notoj

[redakti | redakti fonton]

Daniel Moirand en sia listo de proponitaj vortoj por sia traduko de La Libro de la mirindaĵoj de Marko Polo proponas apartan signifon de la vorto "naturo" laŭ mezepoka uzado kiel eŭfemismo por eviti krudan referencon al seksaj organoj.[24]

Ekzistas proverboj pri naturo en la senco de "esenco de estulo aŭ aĵo" en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[25]

  • Citaĵo
     Kutimo estas dua naturo. 
  • Citaĵo
     Difekton de naturo ne kovros veluro. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aristotelo, Metafiziko, E, 1
  2. kp. Cioffi kaj aliaj, I filosofi e le idee, ('Anassimandro'), eld. B. Mondadori, 2007, vol. 1
  3. Frazo atribuita al la sofisto Trasimako, citita de Platono en 85 A 10 DK (Platono, Respubliko, I, 336 b, 338 c) kaj 85 B 8 DK (Hermias Alexandrinus, en Platonis Phaedrum, eld. Couvrer, p. 239, 21
  4. kp. M. Migliori, La filosofia di Gorgia, Celue, Milano 1973
  5. Francesco Adorno, La filosofia antica, vol. 4, eld. Feltrinelli 1992, p. 229
  6. L. V. L. C. Marshall, On the Origin and Rise of Oxygen Concentration in the Earth's Atmosphere, Majo 1965, en gazeto "Journal of the Atmospheric Sciences". allenpress
  7. La ĉirkaŭkalkuloj kiuj inkludas la totalan amason de la vegetala kaj animala mortinta amaso (“seka biomaso”) plialtigas tiun ciferon al ĉirkaŭ 1 100 000 milionoj de tunoj, aŭ eĉ plie. Rimarkindas, ke oni ne atentas la ĉirkaŭkalkulojn de la kvanto de fosiliaj brulaĵoj kiuj iam estis vivaj estaĵoj, sed kiuj estis akirintaj sian aktualan komponon pro la ekstremaj kondiĉoj de varmo kaj premo.
  8. Peter V. Sengbusch, The Flow of Energy in Ecosystems – Productivity, Food Chain, and Trophic Level en "Botany online", Departemento de Biologio de la Universitato de Hamburgo Alirita la 23an de Septembro 2006. arkivita tie la 6an de Oktobro 2006.
  9. Pidwirny, Michael, Introduction to the Biosphere: Species Diversity and Biodiversity 2006 en "Fundamentals of Physical Geography" (2a eldono) alirita la 23an de Septembro 2006.
  10. How Many Species are There? Arkivigite je 2006-09-09 per la retarkivo Wayback Machine en "Extinction Web Page Class Notes", alirita la 23an de Septembro 2006, en Animal. World Book Encyclopedia. 16 vol. Chicago: World Book, 2003.
    Citaĵo
     Tiu fonto havigas ĉirkaŭkalkulon de inter 2 kaj 50 milionoj 
    Just How Many Species Are There, Anyway? Science Daily, majo 2003, alirita la 26an de Septembro 2006.
  11. Withers, Mark A. et al. Changing Patterns in the Number of Species in North American Floras en "Land Use History of North America", 1998, alirita la 26an de Septembro 2006, arkivita tie la 23an de Septembro 2006. Retejo bazita sur la enhavo de la libro: Perspectives on the land use history of North America: a context for understanding our changing environment, eldonisto Sisk, T.D., eld. 1998 U.S. Geological Survey, Biological Resources Division id=USGS/BRD/BSR-1998-0003
  12. Tropical Scientists Find Fewer Species Than Expected Aprilo 2002, Science Daily. Alirita la 27an de Septembro 2006
  13. Wilcox, Bruce A. et al. Global environment outlook 3: past, present and future perspectives en EcoHealth, Marto 2006, volumo 3, numero 1, 1-2 doi = 10.1007/s10393-005-0013-5, Robin, Robert Lamb, Dilys Roe Ward eld. 2002 ĉapitro "Decline and loss of species" Arkivigite je 2011-01-26 per la retarkivo Wayback Machine eldonejo Nairobi, Kenia: UNEP, Londono; Sterling, VA isbn = 92-807-2087-2 [1] Arkivita la 21an de Septembro 2006.
  14. Department of the Interior, "Geological Survey", Reston, VA.
  15. La informo “la duonon de unu por cento” estas derivita el la jeno (vidu, por ekzemplo, Leckie, Stephen, For hunger-proof cities: sustainable urban food systems Arkivigite je 2010-11-13 per la retarkivo Wayback Machine 1999, ĉapitro "How Meat-centred Eating Patterns Affect Food Security and the Environment", International Development Research Centre, Otavo, Kanado isbn = 0-88936-882-1
  16. World Population Information
  17. 17,0 17,1 Pidwirny, Michael, Introduction to the Biosphere: Introduction to the Ecosystem Concept 2006, "Fundamentals of Physical Geography" (2a eldono) Alirita la 28an de Septembro 2006.
  18. Pidwirny, Michael Introduction to the Biosphere: Abiotic Factors and the Distribution of Species 2006, en Fundamentals of Physical Geography (2a eldono) Alirita la 28an de Septembro 2006. Speciale ĉe la ĉapitro "Abiotic Factors and Tolerance Limits."
  19. Bailey, Robert G. Identifying Ecoregion Boundaries Aprilo 2004 en gazeto Environmental Management, volumo 34, numero Suplemento 1 doi = 10.1007/s00267-003-0163-6 Arkivita en [2] la 7an de Marto 2008
  20. Por ekzemplo de variaj opinioj, vidu: «On the Beauty of Nature». The Wilderness Society. Arkivita el la originalo la 9an de Septembro 2006. Konsultita la 29an de Septembro 2006., kaj la analizon de la materio fare de Ralph Waldo Emerson: Emerson, Ralph Waldo (1849). «Beauty». Nature; Addresses and Lectures.
  21. Garrido, Manuel (2013). «La filosofía platónica del amor». En Sacristán, Manuel; García Bacca, David, eld. Los diálogos eróticos: Banquete y Fedro (Manuel Sacristán y David García Bacca, trad.). Madrid: Tecnos. p. 12. ISBN 9788430958207.
  22. History of Conservation Arkivigite je 2021-09-14 per la retarkivo Wayback Machine BC Spaces for Nature. Alirita: 20an de Majo, 2006.
  23. Rothenberg, David. (2011) Survival of the Beautiful: Art, Science and Evolution. Bloomsbury. ISBN 978-1-60819-216-8.
  24. Marko Polo, La Libro de la mirindaĵoj, aŭ La priskribo de la mondo, traduko, notoj, antaŭparolo, epilogo kaj postparolo de Daniel Moirand, publikigis UEA, Rotterdam, 2001 (Serio Oriento-Okcidento, n-ro 34, 445 paĝoj, p. 55) ISBN = 92-9017-075-1
  25. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-22.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Natura en la itala Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Naturaleza en la hispana Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.