Naturparko Oyambre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturparko Oyambre
natura parkoprotektata areo • natural park [+]

Koordinatoj43° 23′ 12″ N, 4° 21′ 55″ U (mapo)43.38658611-4.36535Koordinatoj: 43° 23′ 12″ N, 4° 21′ 55″ U (mapo)
Areo57,83 km² (5 782,66437 ha) [+]

Naturparko Oyambre (Kantabrio)
Naturparko Oyambre (Kantabrio)
DEC
Naturparko Oyambre
Naturparko Oyambre
Lokigo de Kantabrio en Hispanio
Map
Naturparko Oyambre
Vikimedia Komunejo:  Oyambre Natural Park [+]
vdr
Estuaro kaj vilaĝo La Rabia.

La Naturparko Oyambre estas naturrezervejo en la okcidenta marbordo de Kantabrio (norda Hispanio), ĉe la Kantabra Maro. Ĝia areo estas 5758 ha. Ĝi okupas la kantabrajn municipojn Comillas, San Vicente de la Barquera, Udías, Valdáliga kaj Val de San Vicente

Ĝi deklariĝis naturrezervejo la 21-an de novembro 1988[1] post longa procezo de ekologiisma kaj popola movadoj postulantaj ekde la 1970-a jardeko protekton kontraŭ konstruado sur dunaro kaj strando en Oyambre.[2]

La naturparko etendiĝas sur la rioj de San Vicente de la Barquera kaj La Rabia kaj ties ĉirkaŭareo. Ĝi estas tipa marborda ekosistemo. Aldone al klifoj, herbejoj kaj arbaroj el indiĝenaj arbo-specioj, elstaras la plej gravaj dunaroj ĉe la Kantabra Maro, kune de la Naturparko Dunoj de Liencres. La rioj, kaj la ŝlimaj kaj rokaj areoj fluse inundataj, estas favora vivmedio por marbirdoj, kiuj tie travintras aŭ ripozas dum migrado.

En la parko videblas jenaj birdoj: krekoj, anasedoj, buntaj kalidroj, grandaj kurloj, tufkormoranoj kaj flavkruraj mevoj, interalie.

  1. Leĝo de Kantabrio 4/1988 Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine, de la 26-a de oktobro, laŭ kiu Oyambre deklariĝas naturrezervejo
  2. Raportaĵo aperinta en la revuo Tiempo[rompita ligilo]