Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré
naturrezervejo [+]

Koordinatoj19° 24′ 0″ N, 9° 42′ 0″ O (mapo)19.49.7Koordinatoj: 19° 24′ 0″ N, 9° 42′ 0″ O (mapo)
Areo77 360 km² (7 736 000 ha) [+]

Estiĝo1988

Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré (Niĝero)
Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré (Niĝero)
DEC
Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré
Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré
Map
Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré

Vikimedia Komunejo:  Aïr and Ténéré Natural Reserves [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Naturprotektejo Aïr kaj Ténéré estis fondita en la jaro 1988 en la afrika ŝtato Niĝero. Ĝi apartenis ekde 1991 al la UNESKO-monda kulturheredaĵo. Pro tumultoj kaj politikaj konfliktoj ĝi estis metita jam en 1992 sur la Ruĝa listo de la endanĝerita monda heredaĵo. Kun surfaco de 7,7 milionoj da hektaroj ĝi estas la plej granda protektejo de Afriko. Ĝi entenas diversspecajn sekajn pejzaĝformojn, ekzemple la sablan Ténéré-dezerton kaj la rokan Aïr-montaron.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Unu sesono de la areo servas al la protektado de la malofta adakso (Addax-rezervejo). Nur malpli ol 100 de tiu endanĝeritaj antilopoj vivas en la sudoriento de tiu areo. La aliaj grandaj mamuloj, kiuj vivas en la protektejo estas Dorkas-gazelo, kiuj nombras 12 000 bestojn, kaj la Ammotragus lervia, de kiuj ankoraŭ vivas ĉ. 3500 bestoj. La Dama-gazelo havas entute nur ĉ. 170 ekzemplerojn. La sabrokorna rektkornulo estis konata ekde 1983, la duna gazelo estis vidita en la regiono unuafoje. La plej multaj grandaj rabobestoj, kiel leono kaj sovaĝhundo, estis ekstermitaj komence de la 20a jarcento. Kelkaj gepardo kaj la ordinara hieno vivtenas sin ĝis hodiaŭ. Ili nutriĝas de duonsovaĝaj azenoj. Apud tiuj bestoj en la regiono vivas pli malgrandaj rabobestoj kiel afrikaj orlupoj, fenekoj, rueplaj vulpoj, dezertaj linkoj kaj sablokatoj grandkvante. Ankaŭ la bendoputoroj certe vivas ĉi-tie. Ĉ. 70 verdaj pavianoj kaj 500 husarsimionoj vivas en la protektejo. Pliaj mambestoj estas rokhirakoj, histrikoj kaj dezerterinacoj.

La iamaj strutoj, kies kvanton oni taksis en la jaro 1990 je 800 ĝis 2000 bestoj, ajne malaperis pro ŝtelĉasado. Temis pri la plej granda populacio de la nordafrika subspecio Struthio camelus camelus. La plej multmombraj birdospecioj de la regiono estas Pterokloformaj birdoj, kolomboj, sudamerikaj barbuloj kaj alaŭdedoj. La Nubiaj otidoj kaj la gufo same aperas tie. Entute vivas ĉ. 40 mambestoj, 165 birdaj specioj kaj 18 reptiliaj specioj en la protektejo. La reptilioj estas pruvitaj, sed neniu fiŝo.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] wayback=20110125003617 Protected Areas and World Heritage: Aïr und Ténéré Natural Reserves Niger. En: UNEP, WCMC, Februaro 2007.