Naturrezervejo Charles Darwin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naturrezervejo Charles Darwin
Koordinatoj29° 34′ 55″ S, 116° 57′ 50″ O (mapo)-29.582116.964Koordinatoj: 29° 34′ 55″ S, 116° 57′ 50″ O (mapo)

Areo686 km² (68 600 ha)

Naturrezervejo Charles Darwin (Okcidenta Aŭstralio)
Naturrezervejo Charles Darwin (Okcidenta Aŭstralio)
DEC
Naturrezervejo Charles Darwin
Naturrezervejo Charles Darwin
Lokigo de Okcidenta Aŭstralio en Aŭstralio
Map
Naturrezervejo Charles Darwin
vdr

La Naturrezervejo Charles Darwin (angle Charles Darwin Reserve) estas 686 km² naturrezervejo en Okcidenta Aŭstralio. Iam Whitewells Station, ĝi estas je 90 km el Wubin kaj je 355 km norde de Perto. Ĝi kuŝas ene de la Sudokcidenta Botanika Provinco ĉe la norda bordo de Wheatbelt, kaj estas posedo kaj administraĵo de Bush Heritage Australia (BHA), kiun aĉetis kaj renomigis ĝin en 2003.[1] La aĉeto de la rezervejo estis parte financata de Chris Darwin, nome descendanto de Charles Darwin.

Natura valoro[redakti | redakti fonton]

En la rezervejo estas duonarida mediteranea klimato kun jara averaĝo, ĉefe vintra, de pluvokvanto de 282 mm. Estas ankaŭ diversaj specioj de eŭkaliptoj, aliaj tipoj de arbaro, same kiel arbustaro, makiso kaj sablecaj ebenaĵoj. Birdoj registritaj en la rezervejo estas la Ocela nestamasulo, la Aŭstralia otido, la Miĉela kakatuo, la Migrofalko, kaj aliaj. Mamuloj estas Ekidnoj, valaruoj kaj la Ruĝa kanguruo.[1]

Grava Birda Areo[redakti | redakti fonton]

La gravo de la rezervejo por la konservado de la Ocela nestamasulo estas unu tialo por la elekto kiel GBA; la foto estas el la Yongergnow Malleefowl Centre ĉe Ongerup, OkA.

Tiu rezervejo, kun la najbara Naturrezervejo Monto Gibson, formas parton de la Grava Birda Areo (GBA) nome Monto Gibson kaj Charles Darwin de 2335 km2, tiele identigita de BirdLife International ĉefe ĉar ĝi eltenas populaciojn de Ocela nestamasulo kaj de Fosada kakatuo, same kiel de kelkaj aliaj specioj limigitaj al ĉu aridajmaliaj biomoj.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 BHA: Charles Darwin Reserve
  2. IBA: Mount Gibson and Charles Darwin. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-08-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2013-12-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

29° 34′ 55″ Sudo 116° 57′ 50″ Oriento / 29.582 °S, 116.964 °O / -29.582; 116.964 (mapo)