Naujan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Naujan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 5204
Demografio
Loĝantaro 109 587  (2020) [+]
Loĝdenso 218 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 19′ N, 121° 18′ O (mapo)13.32328121.30282Koordinatoj: 13° 19′ N, 121° 18′ O (mapo) [+]
Alto 99 m [+]
Areo 503,1 km² (50 310 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Naujan (Filipinoj)
Naujan (Filipinoj)
DEC
Naujan
Naujan
Situo de Naujan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Naujan, Oriental Mindoro [+]
vdr

Naujan - tagaloge Bayan ng Naujan - estas kvinaklasa urbego (municipo) en Filipinoj, en insulo Mindoro, en regiono MIMAROPA, en provinco Orienta Mindoro. Naujan konsistas el 70 distriktoj.

Domo kun vendejeto en Naujan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Naujan kuŝas laŭ la marbordo en la nordorienta parto de la insulo. Laŭ areo Naujan estas la plej granda en la provinco [1]. Regiona kaj provinca ĉefurbo Calapan troviĝas 17, Batangas 55, ĉefurbo Manilo 144, Kezonurbo 154, Legazpio (Albajo) 266, Baguio 352, Cebuurbo 439, Puerto Princesa 487, Dabao 841, General Santos 907 kilometrojn (aere) [2].

Akademio en Naujan
Historia domo de Naujan

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu areo ĉinaj komercistoj ofte alvenis por komercadi, baldaŭ la insulo apartenis al en:Bruneian Empire. Fine hispanaj konkerintoj alvenis kaj longaj militoj okazis por akiri la insulon. Naujan estis fondita en 1693 fare de hispanoj. Dum la filipina revolucio (1898) la loĝantoj estis partoprenantoj. Naujan iĝis municipo en 1905 jam dum dominado de Usono. Inter 1942-1945 la japanoj regis. La municipo en la fruaj 2010-aj jaroj atingis la internacian klasifikadon urbego (pli granda, ol cent mil).

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Naujan akademio funkcias.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Naujan estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas 2688 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro pli ofte. La averaĝa temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Naujan estas alirebla laŭ la marborda traira flankovojo, krome estas ankoraŭ flankovojo, kiu ligas al ĉefvojo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]