Naundorf (Saksa Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Elba Grejsmontaro > urboj kaj vilaĝoj > Naundorf < Saksio < Germanio


La vilaĝo Naundorf situas en Saksa Svislando, la germana parto de Elba Grejsmontaro apud la maldekstra bordo de Elbo en valo proksime al la rokoformacioj Großer Bärenstein kaj Kleiner Bärenstein (prononcu: berenŝtajn).

Turismo[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj en la vilaĝo

Speciala "magneto" estas "Robert-Sterl-Haus". En tiu ĉi domo malgranda ekspozicio rememorigas pri la elstara germana impresionisto Robert Sterl kiu vivis kaj verkis tie de 1919 ĝis la morto en 1932. Dum tiu tempo li strikte intimiĝis kun la ĉirkaŭa pejzaĝo, kio speguliĝas en liaj pentraĵoj.

Ĉirkaŭaĵo

Kleiner Bärenstein
Großer Bärenstein
Rauenstein
Bastei
Uttewalder Grund
Höllengrund
Fortreso Königstein

Administra aparteno[redakti | redakti fonton]

Naundorf estas parto de la komunumo Struppen, krom la samnoma ĉefloko al ĝi apartenas Weißig, Thürmsdorf, Strand, Ebenheit kaj Struppen-Siedlung.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]