Naura kanbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Naura kanbirdo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Acrocephalus
Specio: A. rehsei'
Acrocephalus rehsei
(Finsch, 1885)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Naura kanbirdo (naure itsirir) (Acrocephalus rehsei) estas birdo de la genro Acrocephaluskanbirdoj kiuj estas brunecaj birdoj kiuj loĝas en kareksejoj kaj apartenas al la familio de Akrocefaledoj, sed iam estis inkludataj en la grupo de Silviedoj. Ĝi estas la ununura birdospecia endemia de la insulo Nauro en okcidenta Pacifiko kaj ankaŭ la ununura paserina birdo tie.

Tiu specio estas listata kiel vundebla de la IUCN, ĉar ties habitato nur en Nauro povus esti minaco. En 1993 oni konstatis ke estas amplekse distribuata en la insulo kaj relative komuna kaj en 2006 la populacio estis ĉirkaŭkalkulata je 5,000 individuoj kaj estis ankoraŭ konsiderata komuna. Ili loĝas je altaj densecoj en praarbaroj en deklivoj de la insulaj altaĵoj, sed estas ofta ankaŭ en ĝardenoj en marbordaj areoj kaj en iamaj minitaj, sed nuntempe regenerataj areoj de arbustaro en la centra ebenaĵo. En marbordaj areoj, ili manĝas insektojn en la kronoj de kokonuspalmoj. La teritorio estas de ĉirkaŭ 18 km.

Ĝi estas 15 cm longa, havas rektan bekon kaj ties korpo estas grizecolivbruna supre kun subaj blankecaj partoj kaj helbruna superokula strio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]