Nauro en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nauro en la Olimpikoj

Flago de Nauro
IOK-kodo   NRU
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
vdr

Sportista teamo de  Nauro en la Olimpikoj ekde la jaro 1996 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en jam ses someraj eldonoj de la sporta evento. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis nauraj partoprenantoj.

1996 ne estis la unua fojo ke naura sportisto partoprenis en olimpiko. Post sia venko en la Ludoj de la Komunumo de Nacioj en 1990, la halterlevisto Marcus Stephen petis civitanecon de Samoo por povi partopreni la Someran Olimpikon 1992. Li konkuris por Nauro en la olimpikoj de 1996 kaj 2000, atingante la 11-an rangon en la klaso ĝis 62 kilogramoj en 2000. En 2009 li anstataŭigis la pioniran organizanton Vinson Detenamo kiel prezidanto de la nacia olimpika teamo.

teamo en la malferma ceremonio de la somera Olimpiko 2008

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon. Kunordigas la teamon la Naura Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]