Navabŝah

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navabŝah
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 263 102  (2017) [+]
Loĝdenso La artikolo ne estas ankaŭ ligata kun vikidatumoj loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 15′ N, 68° 25′ O (mapo)26.24416666666768.41Koordinatoj: 26° 15′ N, 68° 25′ O (mapo) [+]
Alto 32 m [+]
Horzono Pakistana Norma Horzono [+]
Navabŝah (Sindo)
Navabŝah (Sindo)
DEC
Navabŝah
Navabŝah
Situo de Navabŝah
Navabŝah (Pakistano)
Navabŝah (Pakistano)
DEC
Navabŝah
Navabŝah
Situo de Navabŝah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nawabshah [+]
vdr

Navabŝah (urdue نوابشاہ‎) estas universitata urbego en provinco Sindo (Pakistano). Ĝi estas sidejo de la samnoma kantono. La loknomo derivas sian nomon de loka riĉulo, kiu en 1912 donacis 200 akreojn da teroj por stacidomo al la Brita Imperio. En lia honoro, la britoj nomis la urbon Navabŝah.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Navabŝah situas sur ebenaĵo en la sudorienta parto de Pakistano. Sukur troviĝas 168, Karaĉio 209, Kveta 462, Multano 532, Fajsalabado 735, Lahore 827, Peŝavaro 914, Sialkot 917, Rawalpindi 932, Islamabado 944 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

La historia loknomo de Navabŝah estis Nasrat. Inter 1843 kaj 1947 tiu teritorio estis parto de la Brita Imperio. Pro la strategia geografia loko la brita registaro establis la urbeton en 1913 laŭ la konstruata fervoja linio. Helpis la evoluon ne nur la trafiko kun komerco, sed ankaŭ la agrikulturo, pli poste la industrio. Post la sendependeco de Pakistano en 1947, la hinduoj migris al Hindio, dum la islamaj rifuĝintoj de Hindio ekloĝis ankaŭ en Navabŝah. Tio kaŭzis ankaŭ tion, ke la urbaj ĝardenoj malaperis kaj domoj estis konstruitaj. Same en la najbareco la arbaroj grandparte malaperis kaj agraraj bienoj estis fonditaj.

Protesta marŝo en 2015 en Navabŝah

Ekonomio kaj eduko[redakti | redakti fonton]

Navabŝah iĝis paŝo post paŝo industria centro, oni produktas boatojn, rafinitajn sukerojn, sapojn, silkajn teksaĵojn. Apudaĵo de la urbego situas en abunda agroregiono. Oni kultivas sukerkanojn, tritikojn, mangojn. La loko estas nacia centro de kotonoj kaj unu el la plej granda produktejo de banano en Pakistano. Tiu regiono produktas signifan parton de la totala bananproduktado de Pakistano.

Pluraj universitatoj funkcias en Navabŝah, kiuj donas ankaŭ laboreblecojn al la loĝantoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La centra geografia loko de Navabŝah igas ĝin grava trajno kaj vojtransporta nabo en la provinco. La trafikaj kontaktoj estas bonaj al Karaĉio, Hajderabado (Pakistano) kaj Lahore. La britoj konstruis militan flughavenon dum la 2-a mondmilito, ĝi estas jam civila, tamen oni uzas ĝin pro danĝerstato de flughaveno en Karaĉio.

Bildoj pri Navabŝah
Maŭzoleo

Klimato[redakti | redakti fonton]

Navabŝah situas en arida klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La urbo estas konsiderata unu el la plej varmaj urboj en Pakistano. La someraj temperaturoj atingas la 53 °C. La temperaturoj super 45 °C estas oftaj inter majo kaj junio. Vintroj komenciĝas malfrue, ĉirkaŭ meze de novembro, daŭrante ĝis ĉirkaŭ februaro. La noktoj ofte falas al 4 °C, pli malofte al frostopunkto. La averaĝa jara temperaturo estas 18 °C. Jare pluvas averaĝe 114 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen signife nur en julie kaj aŭguste.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]