Navaconcejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navaconcejo
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10613
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro José Antonio Moreno Rama (PP-Extremadura Unida)
Demografio
Loĝantaro 2 083  (2008)
Loĝdenso 40 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 5° 50′ U (mapo)40.178333333333-5.8316666666667Koordinatoj: 40° 11′ N, 5° 50′ U (mapo) [+]
Alto 455 m [+]
Areo 51,4 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Navaconcejo (Ekstremaduro)
Navaconcejo (Ekstremaduro)
DEC
Navaconcejo
Navaconcejo
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Navaconcejo (Hispanio)
Navaconcejo (Hispanio)
DEC
Navaconcejo
Navaconcejo
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Navaconcejo [+]
vdr

Navaconcejo [navakonzEĥo] (municipa altebenaĵo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas navaconcejeños oficiale, sed "ballenatos" populare laŭ legendo, ke la rivero Jerte pelis ion dum inundo kaj eble muloselon kaj iu ŝerce anoncis ke venas baleno en la riveron. La censita populacio en 2008 estis de 2.083 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Navaconcejo estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Jerte, je altitudo de 455 m kaj fakte estas la unua vilaĝo kiun oni trafas kiam oni vojaĝas norden laŭ la malsupro de la valo norden kaj laŭ la nacia ŝoseo al la Provinco de Ávila; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 170 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 51,4 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Temas pri vilaĝo konstruita laŭ la rivero Jerte (paralele) kaj laŭ la nacia ŝoseo ambaŭflanke. En la norda parto de la vilaĝo estas ponto kaj trnse estas alia strato kaj kvartaleto ege populara kaj tre tipa. En la ĉirkaŭaĵo estas montaraj pejzaĝoj kaj belaj naturaj lokoj.

En Navaconcejo hegemonias domoj kun tipa arkitekturo de lignaj traboj karaktera de tiu komarko ankaŭ kun lignaj balkonoj kaj tegmentorandoj. Estas ankoraŭ "La Fábrica", konstruita en la 17a jarcento por fabrikado de teksomaŝinoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni konservas du barokajn ermitejojn: tiu de la Plej Sankta Kristo de la Valo, kaj tiu de Sankta Georgo kun retablo de la 18a jarcento.
  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción.
  • Kanjono de Sankta Pedro aŭ rokoj en montopintoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉerizoj) kaj brutobredado (kaproj). Turismo (printempo kaj Festo de la ĉerizfloro)