Navalvillar de Pela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
ISO
Navalvillar de Pela
Villa romana de lacimurga.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06760 [+]
Retpaĝaro www.navalvillardepela.es [+]
Demografio
Loĝantaro 4 553  (2017) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 5′ N, 5° 28′ U39.083333333333-5.4666666666667Koordinatoj: 39° 5′ N, 5° 28′ U [+]
Alto 368 m [+]
Areo 251,2 km² (25 120 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Navalvillar de Pela
i1
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Navalvillar de Pela [+]
v  d  r
Information icon.svg

Navalvillar de Pela, aŭ pli popole konata kiel simple Pela, estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas peleños. La censita populacio en 2007 estis de 4.816 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Pela estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 368 m; je 148 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 251,2 km². Ĝi estas nordokcidente de la distrikto de La Siberia kaj oriente de la distrikto de Vegas Altas, ĉe la nordo de la montetoĉeno de Sierra de Pela, kiu nomigas la vilaĝon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Populacio de Navalvillar de Pela dum la periodo (2000 – 2007)
2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
4.923 4.917 4.870 4.860 4.767 4.782 4.770 4.816


Historio[redakti | redakti fonton]

Navalvillar de Pela, en sia aktuala loko kaj kun tiu nomo, naskiĝis en 1418 kiam grupo de vilaĝanoj petis permeson al la municipo de Trujillo por limigi kaj indikiligi la teritorion. Sed tiu fondigo dum la 15a jarcento ne estas komprenigebla kiel absoluta fondo. Logike jam antaŭe tiuj lokoj estis loĝataj, sed tio ŝanĝis dum la tempopaso.

En la Antikva Epoko, tiu teritorio apartenis al la popolo de la vetonoj, iberia popolo antaŭromia. La restaĵoj de tiu popolo estas bronzaj figuroj de animaloj kaj homoj surĉevale. Eĉ antaŭ tiu epoko jam estis praloĝantoj en la montetoj, ĉar restas skizaj Prahomaj pentraĵoj surroke en la zono.

Romia vilao de Lacimurga

En la municipa teritorio, en la monteto de Cogolludo, ĉe la rivero Gvadiano, troviĝas la restaĵoj de la antikva urbo de Lacimurga, romia setlejo super ibera vilaĝeto. Tiu tre verŝajne estis urbeca centro el kiu oni influis sur rura medio; en ties ĉirkaŭaĵo estas la restaĵoj de alia romia setlejo nome Lacipea.

Kiel aliaj vilaĝoj de la ĉirkaŭo, en la mezepokaj tempoj, tiu vilaĝo apartenis jure al la urbo de Trujillo, kaj religie, al la episkopejo de Plasencia.

Laŭ tradicioj ekzistis en la montetoj fortikaĵoj de la templanoj, el kiuj tamen, neniu restaĵo estas konata aktuale, kaj aliaj legendoj konektas la vilaĝon kun la morto kaj enterigo de la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio, nomita "El Cruel" (la Krudela), laŭ legenda kiu ripetiĝas ankaŭ en aliaj ĉirkaŭaj lokoj.

Dum la Hispana Intercivitana Milito la vilaĝo restis dum 1936 kaj 1937 en la norda flanko de la respublika regiona teritorio kaj suferis atakojn de la frankisma armeo kiu venis tra la najbaraj vilaĝoj de la suda parto de la provinco de Cáceres, kiu estis teritorio de Francisco Franco. Post la milito kelkaj respublikaj vilaĝanoj fuĝis al la montoj de kie rezistis dum kelkaj jaroj kiel gerilanoj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Navalvillar de Pela estas ege konata en Ekstremaduro pro ties fama festo La Encamisá [enkamisA], ankaŭ nomita Carrera de San Antón (Kurado de Sankta Antono), kiun oni celebras ĉiun 16an de januaro, antaŭtago de Sankta Antonio.

Laŭ la populara legendo, La Encamisá rememorigas la historian savon de la pelanoj antaŭ la maŭroj kiam tiuj klopodis invadi la vialĝon. Tiun venkon ili atingis per incendio de fajraĵoj, per vestado de blankaj ĉemizoj kaj kurado de iliaj ĉevaloj; tiele ili sukcesis konfuzigi la invadintojn, per ŝajnigo, ke ili estas multnombraj. Al Sankta Antonio oni dediĉis la savon.

La festo havas, kiel ĉefrolulo, la ĉevalrajdantojn, kun blanka ĉemizo, multkolora koltuko kaj alia tuko kiel ĉapelo, finita en akra pinto kiel milita kasko, kaj la ĉevalon kiu portas faman multkolore ornamitan kovrilon. La kurantoj rajdas laŭ ĉirkaŭa vojo tra la vilaĝo. Ĉiuj vizitanto dancas ĉe muzika popolgrupo kaj ricevas senpage hejmfaritajn vinon kaj dolĉaĵojn, nome biñuelos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]