Navas de Oro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navas de Oro
Centro de día navas de oro.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40470 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 272  (2022) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 4° 26′ U (mapo)41.196111111111-4.4397222222222Koordinatoj: 41° 12′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 805 m [+]
Areo 62,27 km² (6 227 ha) [+]
Situo de Navas de Oro
Situo de Navas de Oro

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Navas de Oro [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Navas de Oro [NAbas deOro] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco. La loknomo Navas de Oro estas etimologie komprenebla kiel Altbieno de Ataulfo (fonetike adaptita), alude al iama posedanto aŭ eĉ ebla fondinto.

Navas de Oro en la provinco Segovio.
Preĝejo de Santiago Apostolo.
Horloĝturo de iama preĝejo de Sankta Maria (aperas en la blazono).
Industria kameno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 62,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 304 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ milon el la 1960-aj jaroj.

Ĝi distas 46 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas norde kun la rivero Pirón kaj sude kun la rivero Eresma. Limas norde kun Samboal kaj San Martín y Mudrián, sude kun Nava de la Asunción, okcidente kun Coca kaj oriente kun Migueláñez, Bernardos kaj Carbonero el Mayor. La tereno estas ĝenerale ebena, kun deklivetoj ĉe pinaroj, kaj krutaĵoj ĉe la rivero Eresma, kies valo estas la plej malalta zono —760 msnm— dum la plej alta estas serio de montetoj ĉe la nordo de la urba kerno, kiuj gamas inter 825 m de El Púlpito kaj 849 m de La Zalagarda. Estas naturaj lagetoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado en la 12-a jarcento. La plej frua mencio en kiu aperas la nomo de la vilaĝo —Navas Dolfo— datas de 1210. En la 13-a ĝis la 19-a jarcentoj okazis jurisdikcia komplikaĵo ĉar la loĝloko estis dividita en du kvartaloj, el kiuj unu apartenis al Cuéllar kaj alia al Coca, kun apartaj jurisdikcioj, kio rezultis en konstantaj konfliktoj al lokanoj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) sed ĉefe forstado de pinaroj kaj tiurilate produktado de rezino. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado al naturaj lokoj).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria el kiu restas nur la horloĝturo (ĉar la cetero ruiniĝis post la unuigo de la du lokduonoj), la preĝejo de Santiago kaj la ermitejo de Kristo. Apartaj vidindaĵoj estas la industriaj kamenoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]