Navanethem Pillay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Navi Pillay)
Navanethem Pillay
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1941 (1941-09-23) (82-jaraĝa)
en Durbano, Natal Province,  Unio de Sud-Afriko
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Sud-Afriko vd
Alma mater Universitato de Natalo • jura altlernejo Harvard vd
Profesio
Okupo juĝistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Navanethem Pillay

Navanethem Pillay (naskita je la 23a de septembro 1941 apud Durbano, Sudafriko) estas advokatino, kiu luktis kontraŭ apartismo en sia lando.

En la jaro 2008 ŝi fariĝis Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj. Ŝi estis juĝisto en la Internacia Puna Kortumo de Hago kaj ŝi prezidis la kortumon pri la genocido en Ruando. En 2012 ŝi subskribis la dokumenton de internacia juro de homaj rajtoj pri seksa orientiĝo kaj seksa identeco.[1]

Originoj[redakti | redakti fonton]

Navi Pillay havas sudafrikan ŝtatanecon. Ŝi naskiĝis en 1941 en baratdevena malriĉa familio, filino de tamilaj gepatroj, kaj pasigis sian junaĝon en Durban.

Studoj[redakti | redakti fonton]

Danke al financa subteno de la barata komunumo ŝi povis studi juron en la Universitato de Kvazulu-Natalo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi malfermis privatan oficejon, ĉar ŝi ne povis ie trovi laborlokon pro la fakto, ke ŝi ne estis blankulino.

Dum 28 jaroj ŝi klopodis lukti kontraŭ torturado kaj maljusteco.

En la jaro 1973, ŝi defendis la enprizonigitojn de Robben Island, inter kiuj estis Nelson Mandela. Plie ŝi studis juron en Harvard, Usono. Ŝi luktis pri homaj rajtoj en Sudafriko, pri virinaj rajtoj aparte.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2003 ŝi ricevis la Premion Gruber por la virinaj rajtoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]