Olmillos de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Navianos de Alba)
Olmillos de Castro
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49147
Demografio
Loĝantaro 197  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 44′ N, 5° 58′ U (mapo)41.731666666667-5.9688888888889Koordinatoj: 41° 44′ N, 5° 58′ U (mapo) [+]
Alto 765 m [+]
Areo 71,39 km² (7 139 ha) [+]
Olmillos de Castro (Provinco Zamoro)
Olmillos de Castro (Provinco Zamoro)
DEC
Olmillos de Castro
Olmillos de Castro
Situo de Olmillos de Castro
Olmillos de Castro (Hispanio)
Olmillos de Castro (Hispanio)
DEC
Olmillos de Castro
Olmillos de Castro
Situo de Olmillos de Castro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Olmillos de Castro [+]
vdr

Olmillos de Castro [olMIljos deKAStro] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Alba, en la centro de la provinco. Olmillos de Castro estas etimologie tradukebla al Ulmetoj de Fortikaĵo, alude al tiu de Castrotorafe.

Municipoj de la komarko Tierra de Alba en la centro de la provinco Zamoro.
Castrotorafe.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Olmillos de Castro, Marquiz de Alba, Navianos de Alba kaj San Martín de Tábara, okupas totalan areon de 71,39 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 208 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 41 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de prahistoria kaj romia loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado ligite al la fortikaĵo (kastelo) Castrotorafe. Ĝi apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la 13-a kaj 14-a jarcentoj la komarko apartenis al la Ordeno de Santiago.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]