Navigo-karto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Navigo.
Logoo de Navigo-karto

Navigo-karto (france Carte Navigo, passe Navigo antaŭ 2014) estas senkontakta ICO-karto, uzanta teĥnologion t.n. NFC kiu postsekvis RFID, por servi kiel datenportilo por abonoj sur la francaj transport-retoj de RATP, SNCF, Optile, Vélib' Métropole, Véligo kaj antaŭe Autolib' (Parizo). Ĝia enkonduko estas kontrolita de Île-de-France mobilités, posedanto de la marko.

Ĝi anstataŭis la antaŭan datenportilon surbaze de kartona bileto ("carte Orange", Oranĝa karto) kaj konsistigas unuan paŝon en forigo de fizika datenportilo por biletoj, pli praktika kaj pli etika por mediprotektado. La sekva paŝo estas la senmateriigita titolo, kiel en Londono (ekzemple), kiu ebligas pagon per poŝtelefono aŭ senkontakta bankkarto.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]