Navsari

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Navsari
urbeto
Administrado
Poŝtkodo 396445
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 57′ N, 72° 55′ O (mapo)20.95055555555672.923055555556Koordinatoj: 20° 57′ N, 72° 55′ O (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Navsari (Guĝarato)
Navsari (Guĝarato)
DEC
Navsari
Navsari
Situo de Navsari
Navsari (Barato)
Navsari (Barato)
DEC
Navsari
Navsari
Situo de Navsari

Map

vdr

Navsari, laŭ guĝarata lingvo નવસારી, laŭ hindia lingvo नवसारी, laŭ persa lingvo نوسارى estas urbego kaj municipo en okcidenta Barato, en suda parto de subŝtato Guĝarato, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo. La loknomo venis el la persa lingvo kun signifo Nova Sari, ĉar ĝi similis al urbego Sario.

Sakrala konstruaĵo en Navsari

Demografio[redakti | redakti fonton]

Navsari havis populacion de 367 322 en 2021 kun legopovo de 88%, kiu estas signife pli alta, ol la landa mezumo.

Agrikultura universitato en Navsari

Geografio[redakti | redakti fonton]

Navsari situas sur la marborda ebenaĵo tre proksime al rivero kaj ankaŭ la Araba Maro ne estas tro for. La supermara alteco estas 9 m, enurbe 2 lagoj etendiĝas. Surat troviĝas 29, Valsad 38, iama portugala kolonieto kaj urbo Daman 63, Vapi 64, Baruĉ 84, Mahuva 122, Nandurbar 145, Vadodara 154, Mumbajo 221, iama subŝtata ĉefurbo Ahmedabado 232, Malegaon 237, nova subŝtata ĉefurbo Gandinagaro 254, tutlanda ĉefurbo Delhio 958, Kolkato 1605 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Navsari havas historion de pli ol 2000 jaroj. Laŭ la grekaj historiaj skribaĵoj egipta astronomo Ptolemeo menciis la havenon de Navsari Narispa. Pluraj popoloj vivis tie, sed en 1142 parsioj alvenis kaj la loĝloko estis nomita Nag Mandal, pli poste pro simileco naskiĝis la nuna formo de la urbo. Tamen Navsari islamiĝis en la deksesa jarcento kaj ĝia nomo estis ŝanĝita al Nab Sareh. Dum la sendependiĝo en 1947 la loĝantoj voĉdonis pri Barato kaj alia naskiĝanta najbara ŝtato Pakistano, poste multe da homoj formigris al Pakistano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Navsari estas merkato por kotonoj, milioj, konstrulignoj. Enurbe oni okupiĝas pri teksaĵoj kaj prilaboro de ledoj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Navsari la oficiala lingvo estas la guĝarata, sed estas vaste konata ankaŭ la hindia kaj marata.

Religioj[redakti | redakti fonton]

En Navsari plejparto de la populacio estas hinduoj (80%), krome muslimoj (12%), iomete aliaj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Navsari la plej alta eduko okazas en la agrikultura universitato, sed ekzistas ankaŭ kolegioj kaj institutoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Navsari troviĝas en savanoklimato (Aw). Jare pluvas averaĝe 1220 mm. Inter junio-aŭgusto pli ofte pluvas pro la musonoj, inter oktobro kaj majo praktike ne pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 21-32 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Navsari havas trairan fervojan linion kun stacidomo laŭ tre signifa ĉeflinio Delhio-Mumbajo. Al aliaj urboj kaj proksimaj vilaĝoj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. 6 vojoj kuras al la urbego. La plej proksima enlanda flughaveno funkcias en Surat, la eksterlanda en Mumbajo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]