Nazala parolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nazala parolo estas dislalio kun distordita nazaleco. Ĝiaj historikaj nomoj montris al la kialoj, efikoj aŭ ortoj de la nazala parolado sen la klara identifiko.

Oni distingas la hiponazalecon, la hipernazalecon kaj la miksan nazalecon. La hiponazaleco signifikas, ke la nazalaj fonemoj perdas sian nazalecon. Se ne nazalaj fonemoj akiras nazalecon, temas pri hipernazaleco. Se la nazaleco estas miksita, la nazalaco de pliaj fonemoj estas distordita, kaj la parolado malfacile komprenebla.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La nazala parolo povas havi kaj organajn kaj funkciajn kialojn:

  • La organaj kaŭzoj estas la anomalioj de la palato: fendoj, paralizoj, traŭmoj, tumoroj, aŭ deformoj de la naso, la oblikvo de la nazosepto, hiperplazio de la nazomuskulo, anomalioj, aŭ tumoroj.
  • Se temas pri funkcionalaj kialoj, la organoj estas sanaj, sed el kutimo oni parolas nazale. Ĝi povas esti psiĥika, aŭ postoperacia protektado de la regiono.

Rekonado[redakti | redakti fonton]

La nazala parolado pleje apartenas al la medicino.

Gravas la subjektiva aŭditiva impreso. Krom la spontana parolado oni uzas ankaŭ testfrazojn kun nazaloj kun plozivoj, kaj enhavas ĉiujn vokalojn kaj konsonantojn en multaj kunordigo. Tia estas la Gutzmanna testo. Ĝi baziĝas sur la malfermado kaj fermado de la velo en la elparolado de la vokaloj a kaj i. Per la Czermak-plato estas la nazala fluado semikvantitive mezurebla. Per fonendoskopo estas la nazalaj trabatoj celite aŭskulteblaj. Krom tiuj metodoj la medizino ankaŭ uzas la malnovajn objektivajn kaj kvantitativajn metodojn de la nazometrio. La tiel mezuritaj nazalecvertoj povas informi pri la funkcionado de la velo kaj la progresado de la postoperativa terapio, kaj estas ankaŭ en la terapio uzeblaj.

Por la inspektado de la resanado oni esploras la organojn. Ekzistas multa da metodoj kaj iloj por la esplorado de la velo, ekzemple elektromagnetika artikulografio, altfrekvencia videokinematografio, diagnostiko per X-radioj, videofluoroskopio, spektrografio. Tiuj servas prefere por sciencaj esploradoj.

Korektado[redakti | redakti fonton]

Se la nazala parolo havas organajn kaŭzojn, prie oni devas per operacio kuraci ilin, kaj la subjekto povas nur poste ekzerci la elparoladon.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wendler, Jürgen; Seidner, Wolfgang; Eysholdt, Ulrich: Lehrbuch der Phoniatrie und Pädaudiologie, 4. Auflage, Thieme-Verlag Stuttgart, 2005 ISBN 3131022949
  • Hirschberg, Jenö: Velopharyngeal insufficiency. Folia Phoniatrica 1986;38:221
  • Hirschberg, Jenö und Gross, Manfred: Velopharyngeale Insuffizienz mit und ohne Gaumenspalte. Median-Verlag, Heidelberg 2006 ISBN 392276682X
  • Wohlleben U: Funktionelle Therapie von Patienten mit Lippen-Gaumenspalten. In: Böhme, Gerhard: Sprach-, Sprech-, Stimm- und Schluckstörungen. Bd2: Klinik. Urban und Fischer, München 2001 ISBN 3437469614