Nazala vokalo
Aspekto
Nazala vokalo en fonetiko estas vokalo prononcata kun malsuprenigo de palata velo, pro kio parto de la aerfluo eliras ne nur tra la buŝo, sed ankaŭ tra la nazo. La ekzemploj de nazalaj vokaloj estas la franca vokalo [ɑ̃] aŭ sjamena [ɛ̃]. Kontraste, vokaloj kiuj prononciĝas nur tra la buŝo nomiĝas oralaj vokaloj.
En la Internacia Fonetika Alfabeto nazalan sonon indikas tildo (~) rekte super la nazala sono: /ã/, /æ̃/, /ʌ̃/, /ɒ̃/ /ẽ/, /ɛ̃/, /œ̃/, /ə̃/, /õ/, /ɔ̃/, /ɤ̃/, /ĩ/, /ɨ̃/, /ɯ̃/, /ũ/.