Nazaré (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo

Nazaré estas komunumo en la portugala distrikto Leiria kaj ĝi estis konata pro sia kuirarto kaj la “nazarenas” – sinjorinoj surhavantaj apartajn ofte nigrajn vestojn, vendante sekajn fiŝaĵojn surstrate – sed lastatempe tiu trankvila vilaĝo iĝis la “mekaon” por ondorajdistoj de marondegoj.

Norde de la plaĝo, sur monteto, troviĝas la malnova kvartalo Sitio. Tiu parto estas atingebla nur per tre malrekta vojo, sed oni povas ankaŭ iri per "tramo": ĝi transportas la pasaĝerojn rekte sur la monteto al Sitio. Supre la etoso estas tute alia. Ĉi tiu kvartalo konsistas el labirinto de stratetoj, kiuj preskaŭ ĉiuj eliras je la granda placo kun la katedralo. Ekde la balkonoj je la rando de la monteto oni havas belan vidaĵon al Nazaré kiu situas pli malalta. Dume la suba kvartalo de pli rektaj stratoj permesas trafikon kaj modernan disvolvigon ekonomian.

Tradicie la ekonomio de la loko rilatas al fiŝkaptado. Ankoraŭ videblas tradicia fiŝkaptaj labormanieroj kiaj elirigo de boatoj tra la strando, sekigado de sardinoj samloke, ktp. Alia tute malofta tradicio estas la konsidero de virinoj (eĉ maljunulinoj) kiuj ĝuas pli da libero ol la samregionaj, ludodiboĉemas surstrate kaj eĉ ludas grupe kaj surstrate anstataŭ viroj, kio ege kontrastas kun la tradiciaj vestoj kie subjupe estas ĝis sep subjupoj.

Ondorajdado (Kanjono de Nazaré)[redakti | redakti fonton]

La loko iĝis mondkonata en novembro de 2011, kiam la havaja surfisto Garrett McNamara sukcese surfis rekordgrandan marondon: ĝis estis 23,8 m granda de la bazo ĝis la pinto (kresto). Tiun ondograndecon superis surfistoj en 2013, sed tiuj lastaj surfadoj ne estis oficiale konfirmitaj. La ondegojn ebligas la submara Kanjono Nazaré.

Grandegaj maraj ondoj trafadas la marbordon, aparte ĉe Norda Strando, allogante al veraj defioj por la ondorajdistojn, kiel la brazilanino Maya Gabeira, kiu je la 18-a de la 1-a monato 2018 rajdis ondon kun alteco da 24 metroj – tio povos enlistigi ŝin en Guinness-libro de rekordoj.

La ondegoj okazas pro “Kanjono de Nazaré”, kiu estas submara kanjono troviĝanta en la portugala marbordo de Nazaré, ligita al la tavolŝoviĝo Nazaré-Pombal. La kanjono komenciĝas 500 metroj for de la marbordo, etendiĝante altamaren je 211 kilometroj, kun profundeco da 50 metroj proksime al marbordo, ĝis 5.000 metroj je la profundega Iberia ebenaĵo[1].

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havas areon de 83 km2 kaj havis 15 060 loĝantojn en 2001.Koordinatoj: 39° 36' N, 9° 4' U Mapo

Vidaĵo je la plaĝo kun vendistino de sekigitaj anĉovoj en tradiciaj vestoj; je la fono: la pinto de la monteto O Sitio kaj tramvojo
Panoramo de la plaĝo de Nazaré


Loĝlokoj en la komunumo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝis en Nazaré[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La paradizo pri marondegoj en Portugallando, blogo de Paulo Cesar Pires.