Nazareto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nazareto
hebree נצרת, arabe النَّاصِرَة an-Nāṣira
urbo
Vido al Nazareto el El Kishleh
Blazono
Oficiala nomo: נצרת
Lando Israelo Israelo
Distrikto Norda distrikto
Historiaj regionoj Izraela reĝlando, Galileo
Montaro Harej Nacrat
Uedoj Nachal Mizra, Nachal Tavor, Nachal Cipori
Situo Nazareto
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 32° 42′ 07″ N 35° 18′ 12″ O / 32.70194 °N, 35.30333 °O / 32.70194; 35.30333 (mapo)
Areo 14,123 km² (1 412,3 ha)
Loĝantaro 72 500 (2010)
Denseco 5 133,47 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Unua skribmencio 200
Urbestro Ramiz Jaraisy
Horzono IST (UTC+2)
 - somera tempo ISST (UTC+3)
Situo de Nazareto enkadre de Israelo
Situo de Nazareto enkadre de Israelo
Situo de Nazareto enkadre de Israelo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Nazareth
Retpaĝo: www.nazareth.muni.il

NazaretoNazaret[1] (hebree נצרת; arabe الناصرة an-Nāṣira) estas urbo en la norda regiono de Israelo en la historia Galileo. Ekde la mezepoko loĝis tie ĉefe arabaj kristanoj.

Kune kun la apuda urbo Nazaret Illit (נצרת עילית, Supera Nazareto) Nazareto havis ĉirkaŭ 120.000 loĝantoj en 2005. En Nazerat Illit loĝas ĉefe judoj kaj en Nazareto ĉefe islamanoj kaj kristanoj.

Nazareto havas specifan signifon, ĉar oni rigardas ĝin probabla naskiĝloko de Jesuo, laŭ kelkaj historiistoj kaj elstaraj ekzegezistoj eĉ el kristana flanko, kiuj atribuas la elekton de Betlehemo kiel naskiĝloko elpensitan de la unua kristanoj por apliki al Jesuo la profetaĵo de Miĥa kaj lin ligis al la opiniataj Davidaj renomo kaj bonŝancaro.

Ĉar en la antikveco neniu antaŭkristana dokumento parolas kaj aludas vilaĝon “Nazareto”, kreiĝis emo inter kelke da bibliesploristoj ke Nazareto estis elpensita por igi pli laŭvera la surkruca skribaĵo de Pilato: NAZORAIOS tradukita “Nazarenus = NAZARETANO” anstataŭ “NAZOREO” aŭ por pravigi “nazareno” per kiu Jesuo estis nomata en novtestamentaj dokumentoj. Sed oni kontraŭopinias ke troas la mencioj en la evangeliaj sinoptikoj por tion indukti: fakte la vorto “Nazarth” aperas en Luko 1,26 (loko de la Anunciacio), 2,4 (vilaĝo de kie ekiras la Jesua familio), 2,39 (kien revenis post la puriĝo el la templo), 2,51 (kie Jesuo kreskis), en Mateo 2,21 (kie la Jesua familio iras loĝi reveninte el Egiptujo); en Marko 1,9 (de kie Jesuo eliras por ekbapti kaj baptiĝi, 4,13 (de kie Jesuo eliras por komenci predikadon); La tri sinoptikoj, krome, sammaniere rakontas la malsukceson de predikanta Jesuo en Nazareto. En Johano (1,45) Natanaelo montras malŝaton por la vilaĝo Nazareto.

Hodiaŭ Nazareto estas unu el la plej gravaj pilgrimejoj de la sankta lando. Tie, kie staris la domo de Maria kaj kien venis la anĝelo, nun leviĝas katolika baziliko 20-jarcenta, kies nomo estas Baziliko de la Anunciacio. Ĝi portas la surskribon Hic verbum caro factum est - Tie ĉi la vorto iĝis karno.

Konataj lokanoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Nazareto:

Nazaret-Illit:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. la urbonomo el la hebrea ankaŭ foje transskribiĝas al latinaj literoj NazeratNaz'rat, kaj foje aldoniĝas fina litero h - la origina hebrea vorto נצרת havas nur la konsonantojn NCRT (C = TS, ne Z), la vokaloj ne skribe fiksiĝas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]