Neĝokanono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neĝkanono)
Neĝokanono dum funkcio

Neĝokanono (neĝoproduktilo) estas populara nomo de teknika instalaĵo, per kiu oni produktas neĝon. la aparato entenas la sekvajn ĉefpartojn: akvorezervujo, pumpilo, kompresoro, akvo- /aero-/elektroalkondukoj, neĝoproduktilo.

La neĝo estiĝas kiam akvo trairas konvenan ventilon kaj la apuda aerfluo kaj la malvarma ĉirkaŭo transformas la akvon al .

Proprecoj de la teknike produktita neĝo dependas je formo de la neĝokristalo, la temperaturo kaj akvoenteno de la likvo. La formon de la kritalo donas la kunefiko de la temperaturo, la aera humideco kaj eĉ la aerpremo.

La arta neĝo havas kugloformon kaj grandon de 30-350 mikrometroj, pezon de 300-500 kg/m³, dum la novneĝo heksagonalan formon kaj grandon de 50-100 mikrometroj, pezon de 10-80 kg/m³. Tiuj diferencoj montriĝas eĉ en la albedo kaj varmokunkonduka kapablo.

En Eŭropo troviĝas ĉ . 3100 neĝokanonoj kaj tiuj uzas en jaro kaj je hektaro unu milionon da litroj da akvo kaj elektron de 260.000 kWh. Tiu akvokvanto do mankas vintre el la rojoj, riveretoj, el kiuj oni prenas tiujn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La baza principo estis hazarde malkovrita en la 1940-aj jaroj, kiam oni esploris en Kanado glaciiĝon de ajutoj en ventokanalo.

La unua premaera neĝokanono estis produktita en 1950 kaj patentita en 1954. Alden Hanson anoncis patentigon en 1958 helican neĝokanonon (akceptita en 1961). La patentigo de la lanca neĝoproduktilo okazis en 1970 fare de Herman K. Dupré, tiel oni noimas tiun ankaŭ HDK-instalaĵo.