Saltu al enhavo

Neŭŝatelo (distrikto)

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Neŭŝatelo
Blazono de la distrikto Neŭŝatelo
Blazono de la distrikto Neŭŝatelo
Neŭŝatelo kaj ĉirkaŭo
Mapo de la distrikto Neŭŝatelo
Mapo de la distrikto Neŭŝatelo
Distriktoj de Kantono Neŭŝatelo
Kantono Neŭŝatelo
ĈeflokoNeŭŝatelo
Geografia situo CH1903: 561351 / 204483 (mapo)46.9902777777786.9305555555556Koordinatoj: 46° 59′ N,  56′ O; CH1903: 561351 / 204483 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj52669  (2010-12-31)
Areo80,02 km²
Loĝantardenseco658,2 loĝantoj/km²
Federacia Kodo2404
vdr

La distrikto Neŭŝatelo estas administra unuo de la kantono Neŭŝatelo en Svislando. Ĝi havis 52 669 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Neŭŝatelo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La distrikto Neuŝatelo estas laŭ areo la plej malgranda kaj laŭ loĝantaro la plej granda, do evidente la plej dense loĝata distrikto de la kantono. Ĝi situas en oriento de la kantono nordoriente de la Neŭŝatela Ĵuraso. Ĝian sudorientan limon formas la bordo la Lago de Neŭŝatelo, Zihl-Kanalo kaj poste Lago de Bielo.

Komunumoj de la distrikto Neŭŝatelo

[redakti | redakti fonton]

La distrikto Neŭŝatelo konsistas (stato en 2010) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Neŭŝatelo estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2010-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Cornaux Cornaux15284.726451
Cressier Cressier19018.556452
Enges Enges2719.596453
Hauterive Hauterive25502.126454
La Tène La Tène48255.446461
Le Landeron Le Landeron444110.316455
Lignières Lignières95712.516456
Neŭŝatelo Neŭŝatelo3304518.16458
Saint-Blaise Saint-Blaise31428.876459
Totale 95266980,02 2404

La historio de la distrikto Neuŝatelo estas forte konektita kun la historio de la urbo Neuŝatelo. La unua historia mencio datiĝas el la jaro 1011 kiel castellum novum kiam la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis kastelon al sia edzino. Ĝis la Neŭŝatela Revolucio de 1848 la Grafejo Neŭŝatelo apartenis al la reĝo de Prusio. Formale Prusio nur en 1857 rezignis pri la suvereneco pri Neŭŝatelo, kiam dank al la perado de Napoleono la 3-a povis esti evitita milito inter Svislando kaj Prusio.[1]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]