Neŭrona peptido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neŭronaj peptidoj)
Neŭrona peptido Y

Neŭronaj peptidoj estas malgrandaj proteinecaj molekuloj (peptidoj) uzataj de neŭronoj por komuniki kun unu la alia. Ili estas signal-molekuloj kiuj influas la aktivecon de la cerbo kaj la korpo en apartaj manieroj. Diversaj neŭronaj peptidoj estas uzataj en diversaj cerbofunkcioj.