Neŭtrala Esperanto-Movado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Neŭtrala Esperanto Movado)

Neŭtrala Esperanto-Movado estis Esperanto-organizo fondita post la 59-a UK (Universala Kongreso) en Hamburgo en 1974, dum kiu Ivo Lapenna ne estis reelektita kiel prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Ĝin subtenis esperantistoj, inter ili multaj iamaj (parte gvidaj kaj konataj) membroj de UEA, kiuj ne konsentis pri la nova politiko de UEA post 1974 sub la nova prezidanto Humphrey Tonkin, el kio rezultis en la t.n. "malgranda skismo". Ĝia prezidanto estis Ivo Lapenna.

Memkompreno[redakti | redakti fonton]

La nomo "Neŭtrala Esperanto-Movado" indikas la memkomprenon de la asocio. Ĝi estus "neŭtrala", dum UEA post 1974 "ne plu neŭtrala" en la senco de art. 4 de ties tiama statuto, sed kultura, "antaŭfronta" organizo dominita de Esperanto-organizoj de la tiama soveta bloko por subteni socialistan politikon laŭ starpunkto de Sovetunio. Tiun komprenon ankaŭ esprimas la subtitolo de la libro "Hamburgo en retrospektivo" de Lapenna (1-a eld. 1975, 2-a kompl. eld. 1977): "Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en UEA". Ĝi asertas, ke Sovetunio kaj ties vasalaj ŝtatoj sisteme penis infiltri neregistarajn organizojn (NRO) por fari ilin subtenantoj de la soveta politiko. Unu el tiuj organizoj estus UEA post 1974.

Publikigaĵoj de NEM[redakti | redakti fonton]

La plej grava periodaĵo de NEM estis ĝia dumonata organo "Horizonto", kiu aperis de 1976 ĝis 1987. La eldonejo "Horizonto" ankaŭ eldonis "Hamburgo en retrospektivo". Krome ekzistis la neregule aperinta periodaĵo "Perspektivo", "la voĉo de la dana agadgrupo de la Neŭtrala Esperanto-Movado", kiu aperis en Haslev (Danio) dum nur kvar jaroj de 1978 ĝis 1981. Samnoma Eldonejo Perspektivo" (1987 en Rødovre, Danio) eldonis i.a. la verkon "Memorlibro pri la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo en Graz 1987 (1989, 168 p. ISBN 87-982430-3-9).

Aktivecoj[redakti | redakti fonton]

NEM havis malgrandan administrejon, nomitan "Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado" (ICNEM), en Lyngby (Danio), poste en Kopenhago, kiu ĉ. 1980 eldonis memprezenton (12 p.). Ĝi eldonis krome i.a. "Kritikaj studoj defende de Esperanto" de Lapenna el 1987.

NEM dum sia ekzisto organizis 13-foje "Internacian Konferencon de la Neŭtrala Esperanto-Movado" (IKNEM):

  1. Saarbrücken (Germanio) 10-16-a de aŭgusto 1975.
  2. Parizo (Francio) 1-a - 7-a de aŭgusto 1976.
  3. Humlebæk (Danio) 23-a - 30-a de julio 1977.
  4. Jaca (Hispanio) 22-a - 29-a de julio 1978.
  5. Ateno (Grekio) 8-a - 15-a de septembro 1979.
  6. Strasburgo (Francio) 26-a de julio - 1-a de augusto 1980.
  7. Humlebæk (Danio) 12-a - 18-a de julio 1981.
  8. Vilafranca del Penedès (Hispanio) 21-a de julio - 7-a de augusto 1982.
  9. Graz (Aŭstrio) 6-a - 13-a de aŭgusto 1983.
  10. Leeuwenhorst (Nederlando) 22-a - 28-a de julio 1984.
  11. Metz (Francio) 27-a de julio - 2-a de aŭgusto 1985.
  12. Ateno (Grekio) 26-a de julio - 2-a de aŭgusto 1986.
  13. Graz (Aŭstrio) 18-a - 25-a de julio 1987.

La konferencoj de OSIEK povas esti rigardataj kiel pludaŭrigo de tiu tradicio.

Manifesto 77[redakti | redakti fonton]

La eble plej grava unuopa politika iniciato de NEM estis la "Manifesto 77 de la Esperanto-Movado - Por paco en libereco – por libereco en paco", en 1977 formulita de Lapenna ("Ni opinias, ke la monda paco kaj la respekto de la fundamentaj homaj rajtoj estas nedisigeble kunligitaj kaj reciproke kondiĉitaj ..."). Krom al la Ĉarto de Unuiĝantaj Nacioj kaj aliaj internaciaj aktoj ĝi precipe referencas al la tiuepoke aktuala Fina Akto de Helsinko pri politika malstreĉiĝo, kunlaborado kaj sekureco en Eŭropo de 1975. Ĝi evidente estas inspirita de la ĉeĥoslovakia Ĉarto 77.

Kun kreskanta tempa distanco al la okazaĵoj de la Hamburga UK de 1974, post la morto de Lapenna en 1987 kaj la samjara malapero de la revuo "Horizonto", NEM malvigliĝis. Intertempe Miĥailo Gorbaĉovo en Sovetunio de 1985 estis deklarinta novan politikon de perestrojko kaj glasnosto. Du jarojn post la morto de Lapenna, en 1989, falis Berlina Muro kaj fera kurteno, en 1991 disfalis Sovetunio. La t.n. "Malvarma milito" estis finita, NEM perdis sian kontraŭulon.

Literaturo (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1975: Ivo Lapenna: Hamburgo en retrospektivo. 1-a eld. Saarbrücken 1975, 2-a kompl. eld. Kopenhago: eldonejo "Horizonto" 1977.
  • 1975: Haupenthal, Reinhard. 1-a Internacia Konferenco de la Neŭtrala Esperanto-Movado. En: Boletín de la Federacion Espanola de Esperanto 13-a jaro 1975, n-ro 9-10 (74), p. 21-22 (kun "Deklaro de Principoj", subskribitaj de Jean Thierry (prezidanto), Isaj Dratwer (vicprezidanto), Heinz Dieter Maas (vicprezidanto), Peter Zacho (vicprezidanto), Reinhard Haupenthal (sekretario).
  • 1976: Internacia Agadgrupo. Redakcio De Horizonto. La agad-grupoj de la Neŭtrala Esperanto-Movado. En: Horizonto 1-a jaro 1976, n-ro 1, p. 3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]