Nežabec
Nežabec | |||
---|---|---|---|
Rigardo de Snina je la montaro Vihorlat. Snina ŝtono dekstre kun ŝtona plataĵo sur la montopinto. Maldekstre de ĝi Nežabec kaj Fedkov
| |||
monto | |||
Alteco | 1 023 m | ||
Situo | Slovakio | ||
Montaro | Vihorlataj montoj | ||
Geografia situo | 48° 56′ N, 22° 14′ O (mapo)48.92715277777822.229333333333Koordinatoj: 48° 56′ N, 22° 14′ O (mapo) | ||
| |||
Plej facila montgrimpo | de rutena vilaĝo Strihovce de sudo kaj urbo Snina de nordo | ||
Nežabec (1023 m s.m.) estas monto de vulkana montaro - Vihorlataj montoj, kiu kuŝas en orienta Slovakio ĉe slovak-ukrainia limo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La monto kuŝas en ĉefa motoĉeno de la Vihorlata montaro, super vilaĝo Strihovce kaj super la lago Mara okulo. La montopinto estas arbaroza pro tio ne ofertas rigardon. Ĝi estas kovrita per fagaj kripligitaj praarbaroj.
Naturprotekto
[redakti | redakti fonton]La monto apartenas al Landprotektita areo Vihorlat. Fagaj praarbaroj de ĉi teritorio ankaŭ apartenas al protektita areo Vihorlat, kiu estis deklarita de UNESCO, kiel monda natura heredaĵo de homaro kune kun aliaj 9 slovakaj kaj ukrainiaj fagaj praarbaroj sub la komuna nomo de ensemblo - Karpataj fagaj praarbaroj. Ĉi areo enhavas suprajn partojn de ĉefa montoĉeno de la montaro iranta de Vihorlat (okcidente), Motrogon, Snina ŝtono, Nežabec ĝis Fedkov (oriente) kaj kun arbaroj en la valo ĉe Morské oko.
Aliro
[redakti | redakti fonton]La monto estas alirebla per turista markita piedvojo, kiu sude preterpasas la montopinton:
- vilaĝo Remetské Hámre - Motrogon - pasejo Tri tably - Sninský kameň - Nežabec - Fedkov - pasejo Strihovské sedlo - Jaseňovský vrch - Diel - Veľka Vavrová - Sokolovec - vilaĝo Podhoroď.
Aliaj viki projektoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|