Ne-alkohola grasa hepata malsano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikroskopa foto de grasa hepato. Oni vidas multan grason (blanka) en la hepatoĉeloj (ruĝaj). Kuniga histo estas blua.

Ne-alkohola grasa hepata malsano (NAGHM) estas tro da graso en hepato, kiu ne okazas pro tro-trinkado de alkoholo. Ĝenerale, NAGHM ne kaŭzas severajn simptomojn. Tamen, se oni ne reagas por regi ĝin, ĝi povas evolui al plej danĝeraj formoj kun hepatoinflamo kaj kaŭzi cikatriĝon, hepatokanceron, kaj hepatan nefunkcion.

NAGHM okazas pli probable kun trodikiĝo, dieto kun alta fruktosukero, kaj maljunaĝo. Ĝi estas traktata per maldikiĝi, ŝangi manĝopratikojn, kaj ekzerci sin.

NAGHM estas la plej ofta hepata malsano, kaj ekzistas en ĉirkaŭ 25% de homoj en la mondo. Ĝi estas pli ofta en industrilandoj.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2015 dudekmonato) “Global epidemiology of nonalcoholic fatty liver disease—Meta-analytic assessment of prevalence, incidence, and outcomes”, Hepatology 64 (1), p. 73–84. doi:10.1002/hep.28431.