Neadismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neadismo estas la distordado de la historio celanta la neadon de genocido, en formo de malkonsento aŭ malpligrandigo de la faktoj.

La vorto estas ĉefe uzita en la franca (négationnisme), kie la termino komence signifis nur la neadon de la holokaŭsto, sed nun ankaŭ la neadon de ĉiaj genocidoj. Ĝi estis kreita en 1987 de la franca historiisto Henry Rousso.

Ĝi estas unu el la manieroj adoptitaj de la historia reviziismo, kvankam tiu ĉi povas havi legitiman celon, kiam temas pri rafinado aŭ defiado de interpreto de veraj faktoj, dum la neadismo normale estas gvidata de politikaj opinioj ene de etnaj konfrontoj.

La plej famaj kaj rimarkindaj ekzemploj de neadismo kaj reviziismo de la historio estas jenanj:

En iuj landoj, kiel Germanio, reverkado de iuj historiaj eventoj estas difinita kiel malobservo de la leĝo kaj la neadismo de iuj historiaj okazaĵoj estas konsiderata delikto.

Celoj[redakti | redakti fonton]

Kutime la reviziismo de historio estas farita pro ideologia aŭ politika influo. Historio estas socia rimedo, kiu kontribuas al formado de nacia identeco, kulturo kaj publika memoro. Historiaj verkistoj provas dikti alian socian identecon, kiu taŭgas por iliaj politikaj, sociaj kaj ideologiaj kuntekstoj.

Historia reviziismo ankaŭ estas uzata por politika influo. Ekzemple, de 1917 ĝis 1991 la komunisma ideologio estis antaŭenigita en Sovetunio, kaj al la servo de la komunista partio laboris historiistoj, kies tasko estis reskribi historion laŭ la partia linio.

Teknikoj ofte uzataj[redakti | redakti fonton]

Reviziismaj historiistoj aplikas akceptitajn historiajn esplormetodojn por erarigi la leganton. Por subteni la falsan version, tiuj historiisto uzas falsajn dokumentojn kiel verajn fontojn, prezentas kialojn, kial la originalaj dokumentoj estas supozeble nefidindaj, citaĵoj el ekstere de la propra historia kunteksto, falsas statistikojn kaj intence tradukas tekstojn el aliaj lingvoj malĝuste. Kutime ilia laboro estas publikigita kiel parto de publika debato, kiu permesas esprimi malsamajn opiniojn kaj interpretojn pri historiaj eventoj. La celo de historioverkistoj estas kontraŭpruvi faktan kaj dokumentitan historion por konduki la leganton al aparta ideologia konkludo, do ĝi estas esence uzata kiel ilo por propagando. Artikoloj, kiuj revizias historion, estas publikigitaj plejparte en klaĉgazetoj, anstataŭ sciencaj ĵurnaloj, kiuj konfirmas informojn per samranga revizio.

Inter la teknikoj uzataj de verkistoj de historio estas:

  • Fraŭdo: misinformado, falsado de informoj, kaŝado de la vero kaj reliefigo de la mensogo por influi publikan opinion pri iu ajn historia evento.
  • Neado: Provo aserti, ke la faktoj estas malĝustaj, precipe en kazoj de militkrimoj.
  • Malestimo, trivialigo kaj bagateligo: Provi malhelpi la komprenon de historiaj eventoj komparante ilin kun aliaj malpli gravaj eventoj aŭ provi juĝi eventojn laŭ ne samtempa etika skalo.
  • Relativismo: Ekzemple rilate moralan juĝon.
  • Pravigo de malpravigeblaj agoj kontraŭ iuj homoj konsiderataj malamiko.

En literaturo[redakti | redakti fonton]

En la romano "1984" de George Orwell, la oceania registaro efektivigas daŭran procezon de revizisimo de historio tiel ke ĝi ĉiam kongruos kun la politika linio de la reganta partio. Kiam milito ekas inter Oceanio kaj Eŭrazio, la amaskomunikiloj (ĵurnaloj, filmoj kaj televido) estas reskribitaj tiel ke aperas ŝajno, ke Oceanio ĉiam militis kontraŭ Eŭrazio. Kiam la milito finiĝas, la amaskomunikilaro estas reskribitaj, prezentante pacan staton inter Oceanio kaj Eŭrazio, batalante kune kontraŭ tria malamiko.

La ĉefrolulo de la libro, Winston Smith, laboras por la Oficejo de la Vero, kaj respondecas pri la daŭra historia reviziismo. Li notas en sia taglibro: "Kiu regas la nunon, regas la pasintecon. Kiu regas la pasintecon, regas la estontecon." Ĉi tiu diraĵo plej bone ilustras la ideologian celon de la reviziismaj historiistoj.

Germana verkisto nomata Franz Korowski estis tiu kiu kreis grandan parton de la nazia milita propagando. Post la fino de la dua Mondmilito li skribis multajn librojn en kiuj li asertis ke la nazioj agis kun la homaneco kaj sentemo kaj neis militkrimojn faritajn fare de la Germana Armeo. En liaj libroj li fabrikis ĉeestintajn raportojn pri abomenaĵoj supoze faritaj fare de la aliancanoj, kaj aparte priskribis la aerbombadojn sur Kolonjo kaj Dresdeno kiel antaŭpensitan provon fari genocidon en la civila loĝantaro.

Notindaj Neadistoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]