Nebra (faraono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nebra
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Familio
Dinastio Dua egipta dinastio vd
Patro Hetepseĥemuj vd
Infanoj Nineĉer • Perneb vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

NebraRaneb, estis la dua faraono de la dua egipta dinastio; li regis ĉ. 2800-2785 a. K. (von Beckerath)

steleo de Nebra

Manetono komentis ke li regis en Egiptio 39 jarojn, kaj lin nomas kaiekos, laŭ Seksto Julio Afrika, aŭ Kaikoos, laŭ Eŭzebio de Cezareo, en la versio de Georgo Sinkelo, aŭ Cekous, en la armena versio de Eŭzebio.

Dum lia regado la bovoj Apiso en Memfiso, Mnevis en Heliopolo kaj la ŝafo en Mendes, estis konsideritaj dioj.

Nuntempe oni scias ke la kultado al la bovoj Apis venas, minimume, el la komencoj de la 1a dinastio.

Pluraj gravuraĵoj estis eltrovitaj kun la sigelo de la faraono sub la piramido de Unis en Sakkara, en lia ebla tombo; ankaŭ steleo, kun lia nomo, el Sakkara aŭ Memfiso.