Nebukadnecar la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nebukadnecaro la 2-a (Babilono))
Nebukadnecar la 2-a
Gravuraĵo en oniksa okulo en Marduka statuo, kiu eble montras Nebukadnecaron la 2-an.
Gravuraĵo en oniksa okulo en Marduka statuo, kiu eble montras Nebukadnecaron la 2-an.
Persona informo
Naskiĝo
en Uruk
Morto 2-an de decembro 2000 (2000-12-02)
en Babilono, Nov-Babilona Imperio
Religio mezopotamia religio vd
Lingvoj akada vd
Ŝtataneco Nov-Babilona Imperio vd
Familio
Patro Nabopolasaro vd
Gefratoj Nabu-shuma-lisir vd
Edz(in)o Amytis of Media vd
Infanoj Evil-Merodaĥ • Eanna-sharra-usur vd
Profesio
Okupo monarko • gvidisto • reĝo vd
Verkado
Verkoj Pendoĝardenoj de Babilono ❦
Iŝtar-pordo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nebukadnecar la 2-a, pli ofte konata kiel Nebukadnecar aŭ, en plene esperantigita formo, Nebukadnecaro (PIV) (ĉ. 640 - 562 a.K.) estis reganto de Babilono en la Ĥaldea Dinastio, kiu regis ĉirkaŭ 605 a.K. – 562 a.K. Li estas fama pro sia monumenta konstruaĵo en la urbo Babilono, pro sia rolo en la Libro de Danielo, kaj pro la konstruado de la Pendĝardenoj de Babilono. Li estas konata inter kristanoj kaj judoj pro siaj konkeroj de Judeo kaj Jerusalemo.

Li estis laŭtradicie konata kiel "Nebukadnecar la Granda", sed lia detruo de temploj en Jerusalemo kaj la konkero de Judeo kaŭzis al li aĉigadon en la Biblio (Danielo 1:1; Jeremia 25:11). En moderna Irako kaj aliaj partoj de la Mezoriento, oni glorigas lin kiel historian estron.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Lia nomo en la akada lingvo, Nabû-kudurri-uṣur, estas ofte (sed mise) interpretita kiel "Ho, Nabu, defendu mian kudurru" — Nabu estis la babilona dio de saĝeco. Kudurru estis oficiala skribita ŝtono por montri terposedaĵon. Tamen, en la honortitolo de reganto, kudurru signifas unue naskita filo, aŭ plej aĝa filo. Pro tio, Nabû-kudurri-uṣur prave signifas "Ho Dio Nabu, defendu/preservu mian unue naskitan filon".

La hebrea formo estas נְבוּכַדְנֶצַּר (Nəḇuḵadnəṣar aŭ simple Nevuĥadnecar), sed oni ankaŭ trovas ĝin kiel נְבוּכַדְנֶאצַּר kaj נְבוּכַדְרֶאצַּר (Nəḇuḵadreṣar).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nebukadnecar la 2-a estis la dua filo kaj sekvanto de Nabopolasar, kiu liveris Babilonon el dependeco de Asirio kaj detruis Ninevon. Laŭ Beroso, li edziĝis kun Amitis de Media, la avino de Ciaksares, reĝo de la Medoj, kaj tiel la Meda kaj Babilona dinastioj unuiĝis.

Nabopolasar intencis konkeri de la faraono Neĉo la 2-a la okcidentajn provincojn de Sirio, kaj ĉi tiel sendis sian filon kun forta armeo okcidenten. En la posta Batalo de Karkemiŝ en 605 a.K., li venkis kaj forpelis la egiptan armeon, kaj Babilono konkeris Sirion kaj Fenicion. Nabopolasar mortis en Aŭgusto de tiu jaro, kaj Nebukadnecar reiris hejmen por entroniĝi.

Post la malvenko de la cimeroj kaj skitoj, ĉiuj el la ekspedicioj de Nebukadnecar direktis okcidenten, kvankam forta najbaro estis norden; kaŭzis tion saĝa politika edziĝo kun Amuhia, la filino de la reĝo de la medoj, kiu starigis longdaŭran pacon inter la du imperioj.

Nebukadnecar faris plurajn militkampanjojn por pligrandigi babilonan influon en Sirio kaj Jehudo. Provita invado de Egipto en 601 a.K. ne sukcesis, tamen, ĝi kaŭzis plurajn ribelojn inter la lokaj ŝtatoj, inkluzive Jehudo. Nebukadnecar baldaŭ traktis la ribelojn, kaptante Jerusalemon en 597 a.K., distronigante Reĝon Jehojakim. Denove en 587 a.K. pro ribelo, li detruis ambaŭ la urbon kaj la Templon, kaj forsendis grandan parton el la judoj de Jehudo al Babilono. Ĉi tiujn okazaĵojn priskribis Neviim kaj Ketuvim, sekcioj de la Tanaĥo, kaj la Hebrea Biblio. Post la detruo de Jerusalemo, Nebukadnecar batalis en 13-jara sieĝo de Tiro, kiu finiĝis kompromise: la Tir-anoj akceptis la babilonan aŭtoritaton.

Verŝajne post le konkero de Tiro, Nebukadnecaro denove reiris al Egipto. Argila tabuleto, nun en la Brita Muzeo, havas la jenan priskribon pri la militoj de Nebukadnecar:

Citaĵo
 En la 37-a jaro de Nebukadnecar, reĝo de la lando de Babilono, iris al Egipto por fari militon. Amasis, reĝo de Egipto, kolektis sian armeon kaj formarŝis kaj disvastiĝis. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]