Nebulo (romano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Niebla
1914, Niebla (nivola), editoral Renacimiento, Miguel de Unamuno.jpg
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel de Unamuno
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1914
Information icon.svg
vdr

 

Nebulo (hispane Niebla) estas romano[1] skribita de Miguel de Unamuno en 1907 kaj eldonita en 1914. Akademiuloj pri Unamuno kiel J.G. Ardila, asertis, ke Nebulo estis inspirita de la verko de la dana filozofo Søren Kierkegaard nome Taglibro de Delogisto, ekzistadisma eseo.[2]

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

La intrigo rondiras ĉirkaŭ la rolulo de Aŭgusto, riĉa, intelekta kaj memabsorbiĝinta juna viro. Li enamiĝas kun juna virino nomita Eŭgenia dum ŝi preterpasas lin sur la strato kaj sekve li klopodas svati ŝin. Li estas helpita en siaj penoj de la aliaj membroj de la familio de Eŭgenia. Ŝia Onklino Ermelinda estas precipe fervora por ke la interrilato evoluu, por ke Aŭgusto povu helpi je financaj problemoj de ŝia nevino. Tamen, Eŭgenia malakceptas liajn antaŭenigojn, pro tio ke ŝi estas jam en interrilato kun la malbonŝanca Mauricio. Aŭgusto elŝuldas de la hipoteko de Eŭgenia kiel bonvola gesto sen ŝia scio, sed tio ĉi nur servas insulti Eŭgenia, prefere ol amigi lin al ŝi.

Dume, Aŭgusto fariĝas okupita kun alia knabino, Rosario kaj li komencas sindemandi ĉu li estas vere enamiĝinta kun Eŭgenia entute. Post estis parolanta kun diversaj amikoj kaj konatuloj, Aŭgusto decidas, ke li proponos geedziĝon al Eŭgenia en ajna kazo. Al lia surprizo, Eŭgenia akceptas kaj ili fianĉiĝas. Kelkaj tagoj antaŭ la geedziĝo, Aŭgusto ricevas leteron de Eŭgenia. La letero klarigis, ke ŝi lasas lin por Mauricio. Aŭgusto, korŝirita, decidas sinmortigi.

Ĉar ĉio kion Aŭgusto faras okupas longan pensan procezon, li decidas, ke li devas konsulti Unamuno-n mem (la aŭtoro de la romano), kiu publikis artikolon pri suicido kiun Aŭgusto estis leginta. Kiam Aŭgusto parolas kun Unamuno, la vero estas rivelita, ke Aŭgusto estas efektive fikcia rolulo, kiun Unamuno kreis. Aŭgusto ne estas vera, Unamuno klarigas, kaj pro tiu kialo ne povas sinmortigi. Aŭgusto asertas, ke li ekzistas, eĉ kvankam li agnoskas interne la malon, kaj minacas Unamuno-n diranta al li, ke li ne estas la lasta aŭtoro. Aŭgusto rememorigas Unamuno-n ke li povus esti nur rolulo en unu el la sonĝoj de Dio. Aŭgusto revenas al sia hejmo kaj mortas.

Ĉu jes aŭ ne li estas mortigita de Unamuno aŭ faras suicidon estas temo de debato kaj estas plejparte al la opinio de la leganto. La libro finiĝas kun la aŭtoro mem debatanta pri revivigo de la rolulo de Aŭgusto kaj kaj realportado en la romanon. Li establas, tamen, ke tio ĉi ne estus farebla. La nekrologo estas donita de Orfeo, la hundo de Aŭgusto.

La titolo, hispana por 'nebulo', estas referenco al kiel Aŭgusto vidas sian vivon, nome nebule. Aŭgusto priskribas sian mondon kiel plena de malgrandaj kaj preskaŭ nepercepteblaj okazaĵoj, kelkaj de ili bonaj, kelkaj de ili malbonaj, sed kiuj ĉiuj servas kaŝi lian vizion.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la romano oni mencias Esperanton ĉefe rilate al la onklo de Aŭgusto, esperantisto mem. Tio okazas ĉefe en la ĉapitroj 6a kaj 8a.[3]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fog | Northwestern University Press. Northwestern University Press.
  2. The Origin of Unamuno's Mist: Unamuno's Copy of Kierkegaard's Diary of the Seducer
  3. [1] En la retejo de HEF, serĉu sube ĉe Unamuno.