Neceseja papero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Neceseja papero (aŭ klozetpapero) servas por purigado de anuso post fekado.

Historio

Estas evidente, ke la neceseja papero ne ekzistis en la mondo de pratempoj. Kiam do kavernaj homoj ne povis halti en magazeno, ili devis helpi sin per tio, kion donis al ili la naturo. Ekzemple per foliaroherbo.

En malnovepoka Romio oni uzis en publikaj necesejoj spongon kun mantenilo, kiun oni metis post ĉiu uzo en ujon kun sala akvo. Pli riĉaj homoj uzis lanon kaj rozkoloran akvon. Vojaĝonte romianoj kunprenis pecon de ŝtofo, per kiu ili en momentoj de bezono manipulis helpe de branĉeto kun entranĉo, en kiun ili fiksis la ŝtofon.

En mezepoko riĉaj eŭropanoj uzis por tiu ĉi celo pecojn de littukoj kaj monaĥoj forŝiraĵoj el malnovaj sutanoj. Ludoviko la 14-a uzis lanon kaj rubandojn. En Havajo ili uzis kokosujojn. Kolonia Ameriko uzis maizajn spikojn. En Azio hindoj kaj muslimoj uzis la maldekstran manon, kiun ili poste lavis per akvo el kruĉo. Inter ortodoksuloj evoluis el tio kutimo neniam manĝi per la maldekstra mano. Kelkaj opinias, ke tio povas esti ankaŭ kaŭzo, kial ni etendas al ni la dekstran manon.

Kiam en la 17-a jarcento disvastiĝis ĵurnaloj, falis elekto ankaŭ je ili. Oni povas diri, ke invento de prespremilo de Gutenberg krom sia celo kaŭzis ankaŭ revolucion en persona higieno.

En la 19-a jarcento en usona provinco fariĝis tre populara katalogo de certa firmao. Kial? Ĝi estis senpaga kaj ĝi havis 100 paĝojn de absorbema papero. Oni pendigis ĝin sur najlo kaj ĝi estis preparita por uzado (ĝis la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam oni komencis presi ĝin sur kreta papero).

Verŝajne la unuan necesejan paperon fabrikis en la jaro 1857 firmao Gayety el New Jersey en Usono. Ĝi portis nomon "Kuracema papero" kaj ĝi estis vere absorbigita per ia kuracema ingredienco. Oni vendis ĝin en pakumoj po kvindek pecoj. En Granda Britio fabrikis firmao British Perforated Paper Company ĉirkaŭ la jaro 1880 bobenojn de papero, origine destinitaj por razistoj por purigado de raziloj. Spite al la nomo de firmao ne temis pri papero truigita, sed oni forŝiris unuopajn pecojn laŭbezone. Neceseja papero en bobenoj aperis ankaŭ en Usono. En la 90-aj jaroj de la 19-a jarcento angla firmao Jeyes fabrikis platajn pakumetojn de faldita papero. Fratoj Scott-oj el Usono enkondukis en merkaton la unuan bobenon de marka neceseja papero en la jaro 1899.

Vidu ankaŭ