Ned Young

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ned Young
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1766 (1766-01-01)
en Sankta Kito
Morto 25-an de decembro 1800 (1800-12-25) (34-jaraĝa)
en Pitkarna insularo
Mortokialo astmo
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Edz(in)o Maimiti
Infanoj George Young • Polly Young • Robert Young • William Young • Edward Young • Dorothy Young • James Young
Okupo
Okupo maristo • mutineer
vdr

Edward YOUNG [edŭed jan] (ĉ. 176225-a de decembro 1800), ankaŭ konata kiel Ned Young, estis brita maristo kaj kunfondinto de la kolonio "Pitkarna Insulo".

Young naskiĝis en Anglio. Li devenis de povra familio, sed bone studis en la lernejo. Li aliĝis la ŝipanaro de ŝipo Bounty [baŭnti] kiel midŝipmano en 1787, kiam ĝi veturis de Anglio al Tahitio.

Kiam ŝipo Bounty foriris de Tahitio en 1789, pluraj maristoj (ankaŭ oficiroj, inkluzive de Fletcher Christian) ribelis kontraŭ kapitano William Bligh. Young dormis dum la ribelo kaj vekiĝis nur post ĝi; do li nek partoprenis en ĝi nek povis kontraŭi ĝin; li eĉ ne povis aniĝi al tiuj, kiuj kun kapitano Bligh foriris en boato. Tamen Young deklaris, ke li plene subtenis la ribelon kaj neniam reiros al Anglio. Kun ribelestro Fletcher li reiris al Tahitio, sed poste (kun sep pliaj ribeluloj kaj kelkaj lokanoj) ekiris por trovi nekonatan insulon, celante eviti la persekuton de la brita mararmeo. Ili atingis la Pitkarnan Insulon.

En oktobro 1793 ekestis batalo inter la ribelintoj (angloj) kaj la kvar restantaj viraj tahitianoj. Kvin angloj, inkluzive de Christian, estis mortigitaj, same ĉiuj tahitiaj viroj. Young laŭdire dormis ankaŭ dum la pliparto de tiu ĉi batalo, kaj protektis lin la tahitiaj virinoj, pliparte helpantaj la anglojn. Young helpis ĉasi kaj mortigi tahitianon Neho.

La aliaj tri vivantaj angloj estis Matthew Quintal, William McCoy kaj John Adams. Young estis akceptita kiel estro de la insulo, Adams iĝis lia amiko kaj viculo; el iuj fontoj ŝajnas, ke la du estis egale potencaj. Kontraŭe McCoy kaj Quintal iĝis dependaj de alkoholo. McCoy mortis falante de roko, eble sinmortige, kaj Quintal minacis mortigi la tutan komunumon. Adams kaj Young mortigis Quintal por preventi tion kaj restis la nuraj vivantaj eks-ribeluloj. Intertempe ili havis idojn kun siaj tahitiaj edzinoj.

En 1799 Young havis astman infekton. Li konvertiĝis al kristanismo, same Adams kaj la aliaj insulanoj. Young instruis al Adams kaj pluraj infanoj legadon kaj skribadon de la angla lingvo. Kiam Young fine mortis pro astmo, Adams daŭrigis sian klerigan laboron.

Fine la insulo estis trovita de usonaj kaj britaj ŝipoj. Ĝis nun praidoj de Young vivas sur Pitkarna Insulo kaj Norfolkinsulo.