Nederlandantila guldeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nederland-Antila guldeno)
nederlandantila guldeno
valutoguldeno
Ŝtato: Nederlandaj Antiloj
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: ANG
Mallongigo: NAƒ
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro (USD) = 1,79 ANG (fikse)

1 eŭro (EUR) = 2,5219 ANG
1 ANG = 0,39652 EUR (la 20-an de oktobro 2010)

vdr

La nederlandantila guldeno ĝis la fino de la jaro 2010 estis la nacia valuto de la Nederlandaj Antiloj, kaj post tio ankoraŭ plufunkciis kiel valuto de la plej grandaj partoj de la teritorio, Sint-Maarten, la nederlanda suda parto de la insulo Sankta Marteno, kaj Curaçao. Unu guldeno estas dividita je cent cendoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas ANG. Jam ekde la jaro 1940 la valuto ne plu estas ligata al la nederlanda guldeno, sed al la usona dolaro.

La 10-an de oktobro 2010 oni malfondis la politikan teritorion Nederlandaj Antiloj, kaj sekve malfondiĝas ankaŭ la valuto. Por la pli etaj insuloj de la insularo jam en 2011 uziĝas la usona dolaro anstataŭ la ĝisnuna valuto, kaj por la Sint-Maarten, la nederlanda suda parto de la insulo Sankta Marteno, kaj Curaçao, ĝi principe restu en uzo nur ĝis la fino de 2011. Ekde la 1-a de januaro 2012 validu nova valuto nomata "karibia guldeno", sed laŭ la stato de februaro 2012 ĝi tamen ankoraŭ ne praktike enkondukiĝis[1]. La insuloj de la teritorio cetere restas parto de la eŭropa ŝtato Nederlando, kvankam la valuto eŭro oficiala en Nederlando ne estas oficiala pagilo en la insularo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]