Nederlanda signolingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Nederlanda-mansigna lingvo)
Nederlanda signolingvo
??
(nederlande NGT)
signolingvomoderna lingvo
Dutch-Belgian Sign Languages
Parolata en Nederlando
Parolantoj 15 000
Signantoj Proksimume 20 000
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sgn-NL
  ISO 639-3 dse
  Glottolog dutc1253
Angla nomo Dutch Sign Language
Franca nomo langue des signes néerlandaise
vdr
Fingrolingvo en la nederlanda signolingvo

La Nederlanda signolingvo (nederlande: Nederlandse gebarentaal (NGT)) estas signolingvo kiu estas uzata en Nederlando por la komunikado inter surduloj kaj inter surduloj kaj nesurduloj.

Historio de la nederlanda signolingvo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la normigo de la signoj (gestoj) en Nederlando oni uzis proprajn regionajn variantojn. Aŭ la uzado de signoj estis, kiel en Groningen, senkuraĝigita por akiri pli bonan memregadon de la surduloj. Dum la periodo 1900 ĝis 1980 la uzado de signoj en la instruado estis malpermesata (kiel sekvo de konvencio de Milano el 1875). Tamen surduloj inter si uzis signojn kaj tial ekestis kvin signo"dialektoj" en kaj ĉirkaŭ la surduloinstitutoj en la regionoj Groningen, Roterdamo, Amsterdamo, Voorburg kaj Sint-Michielsgestel.

Nuntempe ĉ. 5000 signoj estas normigitaj.