Nederlanda registaro en ekzilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nederlanda registaro en ekzilo
ekzilregistaro
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Stratton House
vdr
Pieter Sjoerds Gerbrandy, ĉefministro de la Nederlanda registaro en ekzilo, fotita en 1941.

La Nederlanda registaro en ekzilo (nederlande Nederlandse regering in ballingschap), konata ankaŭ kiel Londona Kabineto (en nederlanda: Londens cabinet) estis la ekzilregistaro de Nederlando, estrita de la reĝino Vilhelmina, kiu fuĝis al Londono post la germana invado de la lando dum la Dua Mondmilito la 10an de majo 1940.

Ĉar la nura espero de Nederlando por liberigo estis la eniro de Usono aŭ Sovetunio en la milito, la reĝino demiziis sian ĉefministron, De Geer, kaj anstataŭigis lin per Pieter Sjoerds Gerbrandy, kiu laboris kun Churchill kaj Roosevelt pro la manieroj mildigi la vojon por la eniro de Usono en la milito. Arubo kaj Kuracao, tiam sidejo de eksportaj nafto-rafinejoj, estis gravaj liverantoj de rafinitaj produktoj por la Aliancanoj. Arubo iĝis Brita protektorato el 1940 al 1942 kaj Usona protektorato el 1942 al 1945. La 23an de novembro, 1941, laŭ interkonsento kun la Nederlanda registaro en ekzilo, Usono okupis la teritorion de la Nederlanda Gujano por protekti la minojn el baŭksito.[1] Oni trudis bojkoton pri nafto al Japanio, kio klinis la japanojn por la starto de la Atako kontraŭ Pearl Harbor.

En la 5-a de septembro la Belga, Nederlanda kaj Luksemburgia registaroj en ekzilo subskribis la Londonan Dogankonvencion, kiu pavis la vojon por la fondo de la Beneluksa Ekonomia Unio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. World War II Timeline Arkivigite je 2011-06-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 3an de februaro 2019.