Nederlandaj Antiloj en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Nederlandaj Antiloj en la Olimpikoj ekde la jaro 1952 ĝis inkluzive la olimpiko de 2008, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1956 kiam la teamo kun la nederlanda teamo bojkotis la olimpikon pro la invdo de la sovetunia armeo en Hungrion, kaj en 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979.

la kuristo Churandy Martina (jen en foto de 2007) en 2004 estis inter la lastaj ok, kaj en 2008 havis la 4-an rangon - en ambaŭ olimpikoj li ankaŭ estis la flagoportanto de la Antiloj.[1]
Flago de la Nederlandaj Antiloj

Ĝis 1985 la teamo reprezentis ĉiujn ses insulojn de la insularo, ekde tiam, laŭ olimpika kalkulo ekde la somera Olimpiko 1988, Arubo apartiĝis, ankaŭ olimpike. En 2011 la Nederlandaj Antiloj malfondiĝis kiel ŝtato, kaj sekve ankaŭ malfondiĝis la teamo - en la somera Olimpiko 2012 insula sportistoj partoprenis kadre de la teamo de Sendependaj olimpiaj partoprenantoj aŭ de Arubo, en 2016 kadre de la teamo de Nederlando aŭ de Arubo. En vintraj olimpikoj ankaŭ en 1988 kaj 1992 estis po du antilaj partoprenantoj.

La teamo atingis nur unu olimpikan medalon: temis pri arĝenta medalo fare de la velisto Jan Boersma en tabulvelado en la somera Olimpiko 1988. La kuristo Churandy Martina en 2008 havintus plian arĝentan medalon, en la 200-metra kuro, sed lia kuro estis nuligita ĉar li paŝis sur linio.

Kunordigas la teamon la Nederlanda Antila Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Post malfondo de la ŝtato li kiel Nederlandano plu konkuris, ankaŭ en Eŭropaj ĉampionecoj, kaj en 2020 estis unu el du malfermaj flagoportantoj de Nederlando

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]