Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koninkrijk der Nederlanden
Reĝlando Nederlando
Flago de Nederlando
(Detaloj)
Blazono de Nederlando
(Detaloj)
Nacia himno: Wilhelmus
Nacia devizo: Je Maintiendrai
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Amsterdamo
Oficiala(j) lingvo(j) nederlanda, frisa
Plej ofta(j) religio(j) kristana
Areo
 % de akvo
41.526 km²
18,41%
Loĝantaro 16.300.000 (2004)
Loĝdenso 481/km²
Horzono UTC+1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno .nl
Landokodo NLD
Telefona kodo 31
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro Willem-Alexander de Nederlando
Ĉefministro Mark Rutte
Nacia tago 27-a de aprilo (Tago de la Reĝo)
Sendependiĝo disde Hispanio 26-a de julio 1581
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
MEP laŭ 2006
– suma $670,929 mlrd
– pokapa $ 35.078
Esperanto-movado
Landa E-asocio Nederlanda Esperanto-Asocio
v  d  r
Information icon.svg
Mapo de Nederlando
Nederlando 5500 a.K.

Nederlando (loĝata de Nederlandanoj) estas okcidenteŭropa lando, limigita de la Norda Maro (kun totala marbordo de 451 kilometroj) kaj Germanio kaj Belgio (landlimo de 1027 kilometroj). La ĉefurbo estas Amsterdamo kaj la registara sidejo estas Hago. Aliaj gravaj urboj estas Roterdamo, uno de plej grandaj havenoj de la mondo, Utrecht, la trafika nodo de la lando kaj Eindhoven. La Reĝlando Nederlando ankaŭ konsistas el transmaraj teritorioj Arubo kaj la Nederlandaj Antiloj, karibaj insuloj kiuj havas grandan internan aŭtonomion.

La oficiala, nederlandlingva nomo de Nederlando estas Koninkrijk der Nederlanden (Reĝlando de la Malaltaj Landoj). Neformale oni nomas ĝin Nederland. Nekorekte ĝi estas ankaŭ nomita Holland (Holando), sed tio fakte estas nur ĝia plej grava historia provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lando, riveroj kaj maro[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ duono de la lando situas malpli ol unu metron super la marnivelo (mezurita ĉe Amsterdamo), ĉirkaŭ unu kvarono de la lando sub ĝi. La plataj areoj estas kutime protektitaj kontraŭ ŝtormflusego de digoj, kies tuta longeco mezuras ĉirkaŭ 3.000 kilometrojn. La plej alta punkto de kontinento estas la Vaalserberg en la plej suda parto en la trilanda triangulo al Germanujo kaj Belgujo. Ĝi staras 322,50 m alta super la Amsterdama marnivelo. La plej alta monto de la reĝlando estas la 877 m alta monto Scenery sur la kariba insulo Saba, la plej malgranda loĝata insulo de la nederlandaj Antiloj.

Partoj de Nederlando, kiel ekzemple preskaŭ la tuta provinco Flevoland, estis gajnitaj de la maro. Oni nomas ilin polderoj. Ĉirkaŭ kvinon de la nederlanda areo estas kovrita de akvo. La plej granda akva areo estas la IJsselmeer, eksa nordmara golfo nomita Zuiderzee, kiu estis polderigita en 1932 per 29 km longa digo.

La plej gravaj riveroj de Nederlando, de grote rivieren (la grandaj riveroj) estas la Rejno, la Mozo kaj la Skeldo, kiuj kuniĝas pli-malpli en la granda delto de la Rejno kaj la Mozo; la plej granda centra pejzaĝo de la ŝtato.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ventodirekto estas sudokcidenta, tial rezultas meza mara klimato kun malvarmetaj someroj kaj mildaj vintroj. Ĉefe en la okcidento de la lando, ĉe la nordmara bordo, la klimata estas pli oceana (mildaj vintroj, malvarmetaj someroj). Okcidenten malpligrandiĝas la influo de la Atlantiko, tiel ke la klimato ĉe la germana landlimo jam estas subatlantika, kun pli malvarmaj vintroj kaj iom pli varmaj someroj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Pro siaj ĉirkaŭ 400 loĝantoj por ĉiu kvadratkilometro da landa areo, Nederlando estas unu el la plej dense loĝitaj ŝtatoj en la mondo. Kompare la monda averaĝo estas 48, en Irlando 60, Germanujo 231, Namibio 2,4)[1]. En januaro 2009 Nederlando havis 16.493.156 da loĝantoj[2], el kiuj ĉirkaŭ la duono loĝis en la Randstad, la dense loĝata okcidento de la lando.

Religio[redakti | redakti fonton]

Ŝtato[redakti | redakti fonton]

Provincoj[redakti | redakti fonton]

La provincoj en Nederlando

Nederlando havas dek du provincojn (provincies) (ĉefurbo interkrampe):

Ĉi tiuj provincoj konsistas el komunumoj (gemeentes) entute 458, vidu Komunumoj en Nederlando kaj Urboj en Nederlando. Krome la lando estas dividita en 37 akvo-administracioj (waterschappen), kiuj ne konformas al provincaj aŭ komunumaj limoj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ek de la 27a de majo 2003 regis koalicio de partioj politikaj de CDA (44), VVD (28) kaj D66 (6). La ĉefministro estas s-ro Balkenende. La aliaj elektitaj politikaj partioj en la parlamento (la opozicio) ek de 2003 estas: PVDA (42), SP (9), LPF (8), GroenLinks (8), ChristenUnie (3) kaj SGP (2). (Inter krampoj la nombro da seĝoj en la parlamento, kiu havas totale 150 seĝojn.)

Je la 30-a de junio 2006 la dua registaro de Balkenende demisiis pro la afero Ayaan Hirsi Ali. Por kelkaj monatoj formiĝis la tria registaro, kun (nur) CDA kaj VVD. Post la elektoj je la 20-a de novembro de tiu jaro, nova registaro formiĝis je la 22-a de februaro 2007: la kvara registaro de Balkenende, ĉi-foje kun la Partio de Laboro (PvdA) kaj Kristana Unio (CU).

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Malaltaj Landoj.

La teritorio de la nuna Nederlando estis dum longa tempo maldense loĝata periferia areo. Dum mezepoko ĝi apartenis al la Sankta Romia Imperio, sed en realo malgrandaj feŭdlandoj havis la povon. La diversajn duklandojn kaj graflandojn heredis la familio Habsburg, tiam ankaŭ imperiestroj de la Sankta Romia Imperio. Ili grupigis la diversajn nederlandajn provincojn kiel apartan subdividon ene de la Imperio.

Post la morto de Karlo la 5-a kaj la disdivido de lia heredo, la nederlandajn provincojn heredis Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio. Post konflikto religia kaj politika, la nederlandaj provincoj deklaris sin sendependaj. Sekvis la Okdekjara Milito kun Hispanio, kiu finiĝis en 1648, kiam la Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj (la nordaj provincoj) agnoskiĝis internacie. La sudaj provincoj restis habsburgaj. La 17-a jarcento estas konata kiel la Ora Epoko en Nederlando, ĉar la respubliko iĝis monda potenco politike, ekonomie kaj kulture. Gravan rolon en la politiko ludis la dinastio Oranje-Nassau, la idoj de la gvidanto de la ribelo kontraŭ la hispanoj, princo Vilhelmo la 1-a.

Post la franca okupado kreiĝis la reĝlando Nederlando en 1815, reunuigante ĉiujn malaltajn landojn. Belgio tamen deklaris sian sendependecon en 1830. La tiama reĝo Vilhelmo I de la Nederlandoj rifuzis akcepti subskribi packontrakton kun la nova ŝtato Belgio ĝis 1839. Luksemburgio iĝis aparta lando, sed kun nederlanda reĝo kiel sia grandduko, situacio kiu finiĝis en 1890, kiam la reĝon Vilhelmo la 3-a postsekvis lia filino Wilhelmina.

Nederlando estis granda kolonia imperio, kies plej grava kolonio estis nederlanda Hindio.

Nederlando estis neŭtrala dum la 1-a Mondmilito, sed ĝia neŭtraleco estis rompita de Nazia Germanio en majo 1940. Nederlando liberiĝis en 1945. Post la milito Nederlando forlasis sian neŭtralecon kaj iĝis probatalanto de eŭropa kaj internacia kunlaboro, kunfondante Benelukson, diversajn eŭropajn organizaĵojn, NATO-n kaj UN-n. Nederlandaj soldatoj partoprenis interalie la korean militon kaj la UN-protektadon en eks-Jugoslavio, sed ne povis malhelpi la masakron de Srebrenico.

Nederlando provis milite malhelpi sendependiĝon de nederlanda Hindio kiel Indonezio, kio finfine okazis en 1949. Ekde tiam ĝi tamen relative sukcese demokratigis sian regadon de okcidenthindaj teritorioj, kun interna aŭtonomio por tiuj landoj en 1954 kaj paca sendependiĝo de Surinamo en 1975.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pentrarto[redakti | redakti fonton]

„Sunfloroj“ de Van Gogh
Rijksmuseum, Amsterdamo. Unu el la plej famaj artmuzeoj en la mondo.

Multaj mondfamaj pentristoj estis nederlandanoj. Unu el la plej famaj fruoj artistoj estis Hieronymus Bosch. La tiel nomata ora jarcento en la 17-a jarcento vidis grandajn artistojn kiel Rembrandt van Rijn, Johannes Vermeer, Frans Hals, Carel Fabritius, Gerard Dou, Paulus Potter, Jacob Izaaksoon van RuisdaelJan Steen. Famaj pentristoj el pli malfruaj epokoj estis Vincent van Gogh kaj Piet Mondriaan. M. C. Escher kaj Otto Heinrich Treumann estis konataj grafistoj.

Sciencoj kaj teknologio[redakti | redakti fonton]

Ĉefkonstruaĵo de la teknika universitato en Delft

El Nederlando devenas multaj gravaj scienculoj kiel Erasmo de Roterdamo, Baruch Spinoza, Christiaan Huygens kaj Antoni van Leeuwenhoek. René Descartes pasigis la plej grandan parton de sia verkada vivo en Nederlando.

Nuntempe ekzistas 14 ŝtataj universitatoj kaj multaj altlernejoj en Nederlando. En Noordwijk troviĝas la sidejo de la Eŭropa Kosma Agentejo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En la ora epoko (nederlande: De Gouden Eeuw) floris krom la pentrarto ankaŭ la literaturo, kies plej famaj reprezentantoj estas Joost van den Vondel kaj Pieter Corneliszoon Hooft.

Dum la germana okupado (19401945) Anne Frank verkis en Amsterdamo sian tutmonde konatan taglibron.

La tri plej gravaj aŭtoroj de la dua duono de la 20-a jarcento estas Harry Mulisch ("La atentato", "La malkovro de la ĉielo", ambaŭ ankaŭ filmigitaj), Willem Frederik Hermans ("La malhelĉambro de Damokles", ankaŭ filmigita; "Neniam plu dormi") kaj Gerard Reve ("La vesperoj", "La kvara viro", ambaŭ ankaŭ filmigitaj). Aliaj konataj aŭtoroj estas Cees Nooteboom, Jan Wolkers kaj Hella Haasse.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Dum longa tempo la klasika muziko ne estis organizita en Nederlando samnivele kiel en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Nur fine de la 19-a jarcento okazis profesiigo kaj estiĝis multaj orkestroj.

La verŝajne plej bone konata nederlanda rokbando, Golden Earring sukcesegis en la 1970-aj jaroj per "Radar Love". Ankaŭ tutmonde konataj estis en la 1970-aj jaroj la bando Ekseption kun Rick van der Linden kaj Focus, kaj ankaŭ Shocking Blue ("Venus").

Vidu ankaŭ: Ĥabrohaŭso.

Fama esperanta kantistaro estas Kajto.

Esperanto en Nederlando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado.

La sidejo de UEA troviĝas en Roterdamo, kie okazis la Universala Kongreso en 2008.

Nederlandaj Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nederlandaj esperantistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Der Fischer Weltalmanach 2006. Zahlen, Daten, Fakten. Fischer Taschenbuch Verlag, Frankfurt am Main 2005, ISBN 3-596-72006-0; S. 334,117,126,321,325
  2. [1] Loĝantaro de Nederlando. 25-an de januaro 2009. Informoj: Centraal Bureau voor de Statistiek (centra oficejo pri statistiko); nederlande.